Okupu Wall Street | |||
---|---|---|---|
socia movado • protesto • occupation | |||
Geografia situo | 40° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo)40.709166666667-74.011111111111Koordinatoj: 40° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo) | ||
Lando(j) | Usono vd | ||
Situo | Nov-Jorkio | ||
| |||
Occupy Wall Street, en Esperanto "Okupu Wall Street", estas kontesta movado kontraŭ la krizo en Usono kaj kontraŭ kapitalismo, kiu havas akademian heredaĵon kiu ampleksas politikan sciencon, ekonomion kaj literaturon, sed kies organizaj principoj ŝuldiĝus al etnografio de Malagasio[1]. Ĝi komencis tuj post la alvoko de la magazino Adbusters kaj de la grupo Anonymous por protesti kontraŭ Wall Street. En Eŭropoj ili nomas sin ankaŭ foje 'indignados', hispana por 'indignuloj', referencante al la verkoIndignez-vous' (Indignu) de Stephane Hessel.
Historio
La 17-an de septembro 2011 okazis la unua tago de okupado de Wall Street. Ĉirkaŭ mil personoj ĉeestis.
La 1-an de oktobro la kontraŭantoj provis transiri tra la Broklina Ponto, sed la polico de Novjorko arestis 700 personojn.
Famaj subtenantoj
Famaj subtenantoj estas inter aliaj la verkisto kaj filmisto Michael Moore, la verkisto Salman Rushdie, Margaret Atwood, la lingvisto kaj pensulo Noam Chomsky kaj Radiohead.
Rimarko : Kvankam George Soros, filo de la esperantisto Teodoro Ŝvarc, en 2009 diris en gazetara opinio-artikolo, ke aĉetado de venenaj financaj havaĵoj, "provizus artefaritan vivsubtenon al bankoj kun konsiderinda kostoj por la impostpaganto, li rifuzis la akuzon ke li estas implektita en tiu protesta movado[2].
Literaturo
Stéphane Hessel, Indignu (PDF)
Jean-Jacques M'U + esperantista tradukskipo (2012), Ni, Indignuloj... okupu la mondon ! Nous, indignés...occupons le monde !, 298 pp, ABC Editions, ISBN : 9782919539154 : multlingva kolekto de esprimoj kaj bazaj tekstoj de popularaj asembleoj de la eŭropa indignula movado tradukitaj en la francan kaj Esperanton[3], pridemandante tra la lingvo Esperanto la karakteron senliman de la komunikado de la "Indignuloj"[4].
Eksteraj ligiloj
- Indignula revolucia movado, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)(angla)
- Occupywallstreet.org
- (angla) Oficiala Facebook-paĝo
- (angla) Oficiala retejo de la magazino Adbusters
- (angla) Occupy Together ("okupu komune"), retforumo anglalingva de eventoj en aliaj mondaj urboj
- (angla, subteksto en esperanto) Filmeto pri "Occupy Wall Street Arkivigite je 2018-12-31 per la retarkivo Wayback Machine"
Referencoj
- ↑ (angla) Dan Berrett, Movement's principles arise from scholarship on anarchy, The Chronical of Higher Education, la 16-an de oktobro 2011, alirite la 1-an de januaro 2018.
- ↑ (angla) Mark Egan, Michelle Nichols, Who's behind the Wall Street protests?, Reuters, la 14-a,n de oktobro 2011, alirite la 31-an de decembro 2018.
- ↑ (franca) Nous, indignés...occupons le monde !, ABC Editions,
- ↑ (franca) Nous, indignés...occupons le monde !rompita ligilo], recenzo, Furet du Nord,