oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2011.
- La aŭto LADA Ellada estis unuafoje prezentita al publiko en la ekspozicio RosnanotechExpo (Rusio).
1-a de oktobro
- Registaraj trupoj eniris Rastanon (Sirio) post plej longdaŭra batalo ekde komenco de la tumultoj en la lando.[1]
- Polico de Novjorko (Usono) arestis ĉirkaŭ 500 partoprenantojn de la ago Occupy Wall Street (esperante Okupu Wall Street), kiuj vespere dum kelkaj horoj baris la Bruklinan ponton, protestante kontraŭ avideco de financistoj.[2]
2-a de oktobro
- Helle Thorning-Schmidt ekoficiĝis kiel ĉef-ministro de Danio — unua virino en tiu posteno.[3]
3-a de oktobro
- La sciencistoj Ralph M. Steinman, Bruce A. Beutler kaj Jules A. Hoffmann ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino.[4]
4-a de oktobro
- Sekve de tumultoj de ŝijaistoj en Orienta provinco de Sauda Arabio estis vunditaj almenaŭ 14 homoj.[5]
- La usona ministro pri defendo Leon Panetta alvokis la prezidanton de la Supera Konsilio de la Armitaj Fortoj de Egiptio Husejn Tantavi aboli la leĝon pri esceptostato.[6]
- Rusio kaj Ĉinio vetois en la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobon de rezolucio pri Sirio, kiu antaŭvidis starigon de sankcioj se ene de 30 tagoj ne estos ĉesigita perforto en la lando.[7]
5-a de oktobro
- Forpasis Steve Jobs, kunfondinto de Apple. Li havis 56 jarojn kaj mortis pro kancero.[8]
- La itallingva Vikipedio ĉesigis funkciadon por 24 horoj, protestante kontraŭ leĝprojekto pri interretaj amaskomunikiloj.[9]
- La prezidanto de la Supera Konsilio de la Armitaj Fortoj de Egiptio Husejn Tantavi deklaris, ke la armeo ne kandidatigos sian ulon por estonteca prezidanta balotado.[10]
- Israelo revokis sian vicambasadoron en Usono Dan Arbell, kulpa je liko da informoj en 2009.[11]
6-a de oktobro
- En Karakaso (Venezuelo) estis reentombigita la eks-prezidanto de la lando Carlos Andrés Pérez.[12]
- En Los-Anĝeleso (Usono) manifestacias ĉirkaŭ 500 partoprenantoj de la agado Okupu Wall Street.[13]
- La sveda poeto Tomas Tranströmer ricevis la Nobel-premion pri literaturo.[14]
7-a de oktobro
- Forpasis Dennis Ritchie, kreinto de la programlingvoj C kaj aliaj. Li havis 70 jarojn.
- En la urbo Kamiŝli (Sirio) nekonatoj mortpafigis la gvidanton de la siriaj kurdoj Miŝaala Tamo en lia domo.[15]
- Forpasis Ramiz Alia, lasta komunisma reganto de Albanio. Li havis 85 jarojn kaj mortis pro pulma embolio.[16]
- La prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev deklaris, ke se la prezidanto de Sirio Baŝar Asad ne kapablas okazigi reformojn, li foriru.[17]
- La Nobel-premion pri paco ricevis la prezidanto Liberio Ellen Johnson Sirleaf), samlanda aktivulino Leymah Gbowee kaj la rajtdefendantino el Jemeno Tawakkul Karman.[18]
- El prizono en Florido (Usono) estis liberigita René González, unua el Kvin kubanoj. Li estis kondamnita en 1998 al 15-jara mallibergo, sed ricevis la rajton elprizoniĝi pro bona konduto. Tamen tri sekvajn jarojn li devas travivi en Usono sub observado.[19]
- Ĉiuj 800 loĝantoj de la vilaĝo Tiskilwa (Ilinojso, Usono) estis evakuitaj post kiam apud ĝi desurreliĝis kaj ekbrulis trajno kun etanolo.[20]
- En Germanio ekstrikis miloj da kunlaborantoj de Airbus.[21]
8-a de oktobro
- 11 homoj, sturmpenetrintaj la ambasadorejon de Sirio en Vieno (Aŭstrio), estis detenitaj. En Ĝenevo (Svisio) estis arestitaj 5 siriaj kurdoj, kiuj provis penetri reprezentejojn de Sirio ĉe UN. En Londono (Britio) estis detenitaj 7 partoprenantoj de protestoj antaŭ la ambasadorejo de Sirio.[22]
- La rusia boksisto Miŝa Alojan iĝis mondĉampiono en la kategorio sub 52 kg.[23]
- En la urbo Kamiŝli (Sirio) ĉirkaŭ 50 mil homoj manifestaciis, postulante eksiĝon de la prezidanto Baŝar Asad. Polico pafis kaj almenaŭ 2 homoj pereis.[22]
9-a de oktobro
- En Kameruno okazis la prezidanta balotado.[24]
- Subtenantinoj de la Nobel-premiito pri paco Tawakkul Karman okazigis en Taizo (Jemeno) manifestacion honore al tiu evento. Subtenantoj de la prezidanto Ali Abdula Saleh priĵetis ilin per ŝtonoj kaj malplenaj boteloj, estis vunditaj ĝis 40 virinoj.[25]
- La koptoj manifestaciis en Kairo (Egiptio) proteste kontraŭ religiaj persekutoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ armeanoj pereis 4 koptoj kaj 2 militistoj.[26]
- En Francio okazis la unua rondo de la unuaŝtupa balotado en la Socialista Partio antaŭ prezidanta balotado. Laŭ antaŭaj kalkuloj François Hollande gajnis 39 %, Martine Aubry — 31 %, Arnaud Montebourg — 17 %.[27]
- La prov-piloto de la teamo Marussia Virgin Robert Wickens iĝis mondĉampiono de la Junulara Formulo-Renault 3.5.[28]
- Trupoj de la Nacia Transira Konsilio de Libio okupis universitaton kaj flughavenon de Bani-Valid.[29]
- Pli ol cent homoj pereis en la Filipinoj pro du antaŭnelongaj tajfunoj.[30]
- En aŭtoakcidento pereis Pavel Karelin, gvidanto de la rusia teamo pri skisaltado. Li havis 21 jarojn.[31]
- Komenciĝis la parlamenta balotado en Pollando.[32]
- Je la nokto al la 9-a de oktobro ĉirkaŭ 30 homoj sturmpenetris la ambasadorejon de Sirio en Berlino (Germanio), sed estis baldaŭ revenigitaj de polico.[22]
10-a de oktobro
- Nemalproksime de la orienta marbordo de Japanio okazis la tertremo forta je 5,5 gradoj laŭ la skalo de Richter. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[33]
- En kelkaj distriktoj de Kairo (Egiptio) estis starigita elirblokado inter 2:00 kaj 7:00 (loka horo) pro interpuŝiĝoj inter la koptoj kaj militistoj. Jam pereis 23 homoj, almenaŭ 174 estis vunditaj.[34]
- La duan fojon sinsekve ekoficiĝis la prezidanto de Estonio Toomas Hendrik Ilves.[35]
11-a de oktobro
- La registaro de Israelo dum ekstrema kunsido aprobis vespere la interkonsenton, laŭ kio la kaporalo Gilad Ŝalit estos liberigita kontraŭ 1027 palestinaj prizonuloj.[36]
- La eks-ĉefministro de Ukrainio Julija Timoŝenko estis kondamnita al 7 jaroj da malliberigo.[37] La alta reprezentanto eŭrop-unia pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Catherine Margaret Ashton deklaris, ke la proceso estis malkonvena al internaciaj normoj kaj ke Eŭropa Unio estas grave elreviĝinta pri tio.[38]
- Armeaj trupoj de la Afrika Unio fine elbatis batalantojn de la islamisma grupo Al-Ŝabaab el Mogadiŝo (Somalio).[39]
- Potenculoj de Egiptio okazigis urĝajn intertraktojn kun estroj de la koptoj post amasaj interpuŝiĝoj de tiuj kontraŭ militistaro, pro kio pereis 26 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 300 homoj.[40]
- Estis publikigitaj oficialaj rezultoj de la parlamenta balotado en Pollando. Civitana Platformo gajnis 39,18 %, Juro kaj Justeco 29,89 %, Movado de Palikot 10,02 %, Pola Popola Partio 8,36 %, Alianco de Demokrata Maldekstrularo 8,24 %.[41]
- En Bagdado (Irako) okazis 2 aŭ tri eksplodoj, sekve de kio pereis ĝis 10 homoj.[42]
12-a de oktobro
- En Maskato (Omano) malfermiĝis la Reĝa opera teatro de Omano — la unua en Arabio. Estis plenumita la opero Turandot de Giacomo Puccini.[43]
- Vespere siriaj armeaj trupoj eniris la teritorion de Libano apud la urbo Anĝaro, antaŭeniris je 150 km kaj foriris nur post admonado de siriaj armeanoj.[44]
- Virinoj de la urbo Barbacoas (Narino, Kolombio) finis la 112-tagan seksan strikon, kiun ili komencis en julio 2011, postulante riparon de la vojo, liganta ĝin kun aliaj municipoj.[45]
- La usona investisto George Soros kaj 95 politikistoj publikigis en The Financial Times kaj kelkaj aliaj eŭropaj gazetoj malferman alparolon al la gvidantoj de Eŭropa Unio, proponante konsilojn pri trapaso de la financa krizo.[46]
- Komenciĝis la censo en Armenio.[47]
- La ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu pardonpetis pri pereigo de 5 egiptaj militistoj la 18-an de aŭgusto.[48]
13-a de oktobro
- Oni informas, ke en Sirio dum interpuŝiĝoj de opozicio kaj subtenantoj de la prezidanto Baŝar Asad pereis 36 homoj.[49]
- Astronomoj subestre de Bruno Sicardy anoncis, ke Eriso estas ne pli, sed plej verŝajne malpli granda ol Plutono.[50]
- La agentejo Standard & Poor's malaltigis longdaŭran kreditan pritakson de Hispanio de "AA" ĝis "AA-", prognozo "negativa".[51]
- Sekve de kelkaj teroraj agoj en Bagdado (Irako) pereis 10 ĝis 16 kaj estis vunditaj kelkdekoj da homoj.[52]
- En Papuo-Nov-Gvineo kraŝis aviadilo Dash 8 de la loka flugkompanio PNG. El 32 homoj postvivis nur 4.[53]
- En Delhio (Barato) estis preventita granda terora ago. Polico trovis pli ol 5 kg da eksplodaĵoj en aŭto, parkumita apud la fervojstacio de la urbo Ambala (Harjano). Oni diras, ke temas pri ago de la terorisma organizaĵo Laŝkar-e-Taiba.[54]
- La reĝo de Butano Jigme Khesar Namgyel Wangchuck edziĝis al la studentino Ĝetsun Pema.[55]
- En la urbo Kuta (Balio, Indonezio) je 11:16 (loka horo) okazis tertremo forta je 6,0 gradoj laŭ la skalo de Richter. Laŭ Geologia Servo de Usono, ties epicentro troviĝis je la profundeco 61 km de la urbo Denpasar. Laŭ loka servo epicentro de la tertremo troviĝis sub 10 km kaj ties forto egalis al 6,8 gradoj. Estis vunditaj almenaŭ 63 homoj.[56]
- La parlamento de Slovakio voĉdonis por okazigo de antaŭtempa parlamenta balotado en marto 2012. Tiele estis plenumita postulo de opozicio post kio ĝi konsentis voĉdoni por plivastigon de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso de 440 al 780 miliardoj da eŭroj.[57]
- Renoviĝis liverado de gaso el Libio al Italio per gaskondukilo Greenstream.[58]
14-a de oktobro
- Eksiĝis la ministro pri defendo de Britio Liam Fox, konviktita pri intermikso de oficialaj kaj privataj rilatoj.[59]
- En Kairo (Egiptio) manifestaciis ĉirkaŭ 2000 homoj, plejparte islamanoj, kiuj protestis kontraŭ subpremado de la protestoj de la koptoj fare de militista potenco, kaj subtenis unuecon de la du religiaj komunumoj de la lando.[60]
- En Tripolo (Libio) okazis interpafado inter trupoj de la Nacia Transira Konsilio kaj subtenantoj de Muamar Kadafi.[61]
- Komenciĝis vendado de iPhone 4S. Ĝis vespere akcioj de Apple kreskis je pli ol 3 % kaj atingis 422 usonajn dolarojn, kio iĝis rekordo por ili.[62]
- La Internacia Monfonduso pritaksis financajn perdojn de ekonomioj de la arabaj landoj pro "araba printempo" je 55 miliardojn da usonaj dolaroj. Plej grave suferis pro tio Libio kaj Sirio.[63]
- La parlamento de Italio esprimis mocion de aprobo al la registaro de Silvio Berlusconi. 316 deputitoj voĉdonis por, 301 kontraŭ.[64]
- La ĉefministro de Bavario Horst Seehofer estis elektita nova prezidanto de Bundesrat.[65]
- En Tokio (Japanio) la japano Kōhei Uchimura gajnis tri orajn medalojn de mondĉampionado en individua multkonkuro — unue en historio de la vira sporta gimnastiko. Duan lokon okupis la germano Philipp Boy, trian — la japano Kōji Yamamuro.[66]
15-a de oktobro
- Amasoj da homoj en Romo (Italio), protestantaj kontraŭ politiko de Silvio Berlusconi, manifestacias kaj parto da ili ekbruligis aŭtojn, ministerion pri defendo kaj aliajn konstruaĵojn. Polico uzas larmogason kaj akvoĵetilojn.[67] Ĉirkaŭ 70 homoj estis vunditaj.[68]
- Oni oficiale deklaris, ke la nova ministro pri defendo de Britio iĝos Philip Hammond, antaŭa ministro pri transporto.[59]
16-a de oktobro
- En Tripolo (Libio) komenciĝis detruado de la rezidejo de Muamar Kadafi.[69]
17-a de oktobro
- La reĝo de Jordanio Abdullah la 2-a demisiigis la ĉefministron Ma'ruf al-Baĥit. Lin anstataŭos Aŭn Ŝaŭkat al-Ĥasaŭneh. Ankaŭ estis eksigita Faisal al-Ŝobaki, ĉefo de la sekreta servo de Jordanio. Li iĝis generalo kaj senatano.[70]
- Pro inundoj kaj terglitoj en Centra Ameriko pereis almenaŭ 80 homoj, inkluzive 32 en Salvadoro, 28 en Gvatemalo, 12 en Honduro, 8 en Nikaragvo.[71]
18-a de oktobro
- La israela kaporalo Gilad Ŝalit estis interŝanĝita al Hamaso kontraŭ 1027 palestinaj prizonuloj.[72]
- Aviadilo Britten-Norman Islander kraŝis apud la naturrezervejo Dhorpatan (Nepalo). Ĉiuj 6 homoj pereis.[73]
- En la provinco Bitlis (Turkio) bombo eksplodis, kiam preteriris policaŭto. Pereis 5 policanoj kaj 2 civiluloj, ĉirkaŭ 20 homoj estis vunditaj — plejparte pasaĝeroj de sekvanta buso.[74]
- La ministro pri eksteraj rilatoj de Usono Hillary Rodham Clinton alvenis Tripolon (Libio) kun oficial vizito.[75]
19-a de oktobro
- Turka armeo komencis ofensivon kontraŭ militistoj de la Kurdistana Laborista Partio en sud-orienta parto de la lando kaj 5 distriktoj en Norda Irako. Ĝin partoprenas 22 batalionoj subtene de aviado.[76]
- NATO sendis ĉirkaŭ 100 aŭtojn kun pacigantoj al la kontrolejo Brnjak ĉe la limo inter Kosovo kaj Serbio por dispeli manifestaciojn de kosovaj serboj, protestantaj kontraŭ starigo de dogana kaj polica kontrolo.[77]
- Kvanto de viktimoj de inundoj kaj terglitoj en Centra Ameriko atingis 103: 38 en Gvatemalo, 32 en Salvadoro, 15 en Honduro, 13 en Nikaragvo, 5 en Kostariko. Pliaj 7 homoj malaperis.[78]
- En Grekio komenciĝis dutaga tutlanda striko.[79]
- Kurdaj gerilanoj atakis en sud-orienta parto de Turkio kelkajn militpostenojn, mortiginte ĝis 21 turkajn militistojn.[80]
20-a de oktobro
- La parlamento de Grekio aprobis novan kontraŭkrizan planon.[81] Antaŭ la parlamentejo okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 16 homoj estis vunditaj, 1 mortis pro koratako.[82]
- La prezidanto de Gvatemalo Álvaro Colom Caballeros pardonpetis al la familio de eks-prezidanto Jacobo Arbenz pro ties eksigo sekve de ŝtatrenverso antaŭ 57 jaroj.[83]
- La ambasadorejo de Britio en Kuvajto portempe ĉesigis funkiadon pro terora minaco.[84]
- Muamar Kadafi pereis dum fuĝo el Sirto, okupita de la trupoj de la Nacia Transira Konsilio de Libio. Samtage estis mortigita lia filo Mutazim Billa Kadafi.[85]
- ETA deklaris pri «fina ĉesigo» de la armita lukto.[86]
- The Wall Street Journal sciigas, ke la itala kozerno Eni trovis en la Hinda oceano apud Mozambiko grandan gasminejon (ĉirkaŭ 45 miliardoj da kubaj metroj).[87]
- La registaro de Tajlando informis, ke ĝi ne povos defendi tutan Bangkokon de unundego kaj do ties periferiaj partoj estos speciale inundigitaj por savi centron de la urbo kaj forĵeti akvon al maro.[88]
- Ĝis tagmezo armeaj trupoj de la Nacia Transira Konsilio de Libio tute okupis Sirton.[89]
- Je la nokto al la 20-ade oktobro la turka ŝipo Reina 1 koliziis al la pasaĝera pramo Ankara apud la haveno Duraso (Albanio). Almenaŭ 3 turkoj pereis kaj 5 malaperis.[90]
21-a de oktobro
- En la insulo Hokajdo (Japanio) okazis la tertremo forta je 6,2 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ties epicentro troviĝis je ĉirkaŭ 50 km sude de Najoro.[91]
- Sekve de du hazardaj eksplodoj de artfajraĵoj en Peruo pereis almenaŭ 18 homoj.[92]
- En Melburno (Aŭstralio) polico dispelis amason da partoprenantoj de la ago Okupu Melburnon. 20 manifestaciantoj kaj 2 policanoj estis vunditaj.[93]
- Ministroj pri ekonomio de Eŭropa Unio konsentis doni al Grekio pliajn 8 miliardojn da usonaj dolaroj.[94]
- Al-Arabija sciigis, ke Saif al-Islam Kadafi estis kaptita de ribeluloj en Zlitano (Libio).[95]
- La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion, kiu alvokas la prezidanton de Jemeno Ali Abdula Saleh demisii.[96]
- La Ĝenerala Sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen deklaris, ke la milita operacio de la alianco en Libio finiĝos la 31-an de oktobro.[97]
- Estis elektitaj novaj portempaj anoj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj por 2012-2013: Gvatemalo, Moroko, Pakistano kaj Togolando.[98]
- Maulavi Fazlulla, komandestro de unu el plej gravaj partoj de Talibano anoncis militon kontraŭ Pakistano.[99]
22-a de oktobro
- Vespere falis ponto en la vilaĝo Biĝanbari (Okcidenta Bengalio, Barato), sekve de kio pereis almenaŭ 31 homoj, pli ol 100 estis vunditaj.[100]
- Falis ponto trans la rivero Trisuli (Nepalo) dum haltis sur ĝi buso kun barataj turistoj. Almenaŭ 2 homoj pereis, ĉirkaŭ 40 estas konsiderataj malaperintaj.[101]
- La ĉefministro de la Nacia Transira Konsilio de Libio Mustafa Abdel Ĝalil sciigis, ke balotado por la Nacia Konsilio okazos ne pli malfrue ol post 8 monatoj.[102]
- Forpasis en Usono la saŭdarabia heredonto Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud. Li havis 83 jarojn.[103]
23-a de oktobro
- Tertremo forta je 6,6 aŭ 7,3 gradoj laŭ la skalo de Richter okazis apud la urbo Van (Turkio). Pereis 500 ĝis 1000 homoj.[104]
- La teamo de Nov-Zelando pri rugbeo supervenkis tiun de Francio (8:7) kaj iĝis mondĉampiono.[105]
- En Tunizio komenciĝis balotado en Konstitucianta Kunveno.[106]
- Dum interpuŝiĝoj de armeaj trupoj kaj opoziciuloj en Sanao (Jemeno) pereis 20 homoj.[107]
- Almenaŭ 16 homoj pereis kaj 15 estis vunditaj en la urbo Bilaspur (Barato), trafitaj de lokomotivo.[108]
24-a de oktobro
- La speciala usona reprezentanto pri Nord-Koreio Stephen Bosworth kaj la unua vic-ministro pri eksteraj aferoj de Nord-Koreio Kim Kye-Gwan renkontiĝis en Ĝenevo (Svislando) por priparoli la ses-partiajn interparolojn pri nuklea malarmiĝo.[109]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh oficale bonvenigis la rezolucion de UN kaj konsentis rezigni je sia posteno.[110]
- La juĝata gvidanto de la Ruĝaj Kmeroj Nuon Ĉea ekprozecis kontraŭ la ĉefministro de Kamboĝo, akuzante lin pri enmiksiĝo en la proceson.[111]
- La usona ambasadoro en Sirio Robert Ford forlasis la landon pro sekurecaj konsideroj.[112]
30-a de oktobro
- Almazbek Atambajev estas elektita prezidento de Kirgizio.
31-a de oktobro
Referencoj
- ↑ Правительственные войска взяли сирийский город Растан ruse
- ↑ Police Arrest About 500 Protesters on Brooklyn Bridge angle
- ↑ Премьер-министром Дании впервые стала женщина ruse
- ↑ Лауреат Нобелевской премии умер за три дня до ее присуждения ruse
- ↑ В беспорядках в Саудовской Аравии пострадали 14 человек ruse
- ↑ U.S. prods Egypt to repeal emergency law angle
- ↑ Россия и Китай наложили вето на резолюцию СБ ООН по Сирии ruse
- ↑ Oficiala mesaĝo de Apple angle
- ↑ Итальянская "Википедия" приостановила работу ruse
- ↑ Египетские военные отказались выдвигать кандидата в президенты ruse
- ↑ Израильского дипломата отозвали из США из-за медиаскандала ruse
- ↑ В Венесуэле похоронили бывшего президента ruse
- ↑ В Лос-Анджелесском отделении Bank of America арестовали демонстрантов ruse
- ↑ All Nobel Prizes in Literature angle
- ↑ Похороны лидера сирийских курдов спровоцировали многотысячные выступления ruse
- ↑ Скончался последний коммунистический лидер Албании ruse
- ↑ Медведев призвал Асада провести реформы или уйти ruse
- ↑ Нобелевскую премию мира присудили борцам за права женщин ruse
- ↑ В США освободили кубинского шпиона ruse
- ↑ Из-за крушения поезда с этанолом в Иллинойсе эвакуировали поселок ruse
- ↑ В Германии тысячи работников Airbus объявили забастовку ruse
- 1 2 3 Участники акции протеста ворвались в посольство Сирии в Берлине ruse
- ↑ Российский боксер взял золото на чемпионате мира ruse
- ↑ На выборах в Камеруне застрелили двух полицейских ruse
- ↑ В Йемене избили сторонниц лауреата Нобелевской премии мира ruse
- ↑ В столкновениях коптов с военными в Каире погибли шесть человек ruse
- ↑ French Socialists face presidential primary run-off angle
- ↑ Вылет Верня сделал Викенса чемпионом Формулы-Renault 3.5 Arkivigite je 2011-10-12 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Войска НПС захватили аэропорт Бани-Валида ruse
- ↑ От двух тайфунов на Филиппинах погибли более 100 человек ruse
- ↑ Погиб лидер сборной России по прыжкам на лыжах с трамплина ruse
- ↑ В Польше начались парламентские выборы ruse
- ↑ У берегов Японии произошло землетрясение ruse
- ↑ В нескольких районах Каира введен комендантский час ruse
- ↑ Тоомас Хендрик Ильвес вступил в должность президента ЭР ruse
- ↑ Правительство Израиля одобрило обмен Шалита на 1027 палестинцев ruse
- ↑ Юлию Тимошенко посадили на семь лет ruse
- ↑ ЕС признал несправедливым приговор Тимошенко ruse
- ↑ Из столицы Сомали выбили исламистов ruse
- ↑ Египетские власти провели экстренные переговоры с коптами ruse
- ↑ Komunikat Państwowej Komisji Wyborczej z dnia 10 października 2011 r. o zbiorczych wynikach głosowania na listy kandydatów na posłów w skali kraju pole
- ↑ В Багдаде произошла серия взрывов ruse
- ↑ An extraordinary architectural masterpiec angle
- ↑ Сирийские войска вошли в Ливан ruse
- ↑ Colombia: Después de 112 días, la huelga sexual se acabó en Barbacoas hispane
- ↑ As concerned Europeans we urge eurozone leaders to unite angle
- ↑ В Армении стартует перепись населения ruse
- ↑ Израиль извинился за гибель египетских военных ruse
- ↑ В столкновениях в Сирии погибли 36 человек ruse
- ↑ Pluto Might Be the Largest Dwarf Planet, after All angle
- ↑ Standard & Poor's понизило рейтинг Испании ruse
- ↑ В результате серии терактов в Багдаде погибли 16 человек ruse
- ↑ В Папуа - Новой Гвинее разбился самолет ruse
- ↑ В Дели предотвратили крупный теракт ruse
- ↑ Король Бутана женился на простолюдинке ruse
- ↑ В результате землетрясения на Бали пострадали более 50 человек ruse
- ↑ Словакия одобрила план спасения еврозоны от кризиса ruse
- ↑ Ливия возобновила поставки газа в Италию ruse
- 1 2 Кабмин Великобритании определился с новым министром обороны ruse
- ↑ Египетские мусульмане вышли на митинг в поддержку христиан ruse
- ↑ В Триполи произошла стычка между войсками НПС и сторонниками Каддафи ruse
- ↑ Apple’s IPhone 4S Lines May Help Weekend Sales Hit 4 Million angle
- ↑ МВФ подсчитал стоимость "арабской весны" ruse
- ↑ Парламент выразил Сильвио Берлускони вотум доверия ruse
- ↑ Seehofer zum Bundesratspräsidenten gewählt germane
- ↑ Японский гимнаст побил рекорд всех времен ruse
- ↑ В Риме демонстранты подожгли здание министерства обороны ruse
- ↑ Во время беспорядков в Риме пострадали 70 человек ruse
- ↑ В Триполи начали снос резиденции Каддафи ruse
- ↑ Правительство Иордании отправлено в отставку ruse
- ↑ В Центральной Америке из-за ливней погибли 80 человек ruse
- ↑ Старшину Гилада Шалита передали Израилю ruse
- ↑ На западе Непала разбился военный самолет ruse
- ↑ На юго-востоке Турции взорвали семь человек ruse
- ↑ Госсекретарь США прилетела в Триполи ruse
- ↑ Турция начала полномасштабную операцию против курдов ruse
- ↑ НАТО направило миротворцев к спорному КПП на севере Косово ruse
- ↑ Число погибших из-за ливней в Центральной Америке превысило сотню ruse
- ↑ В Греции началась всеобщая двухдневная забастовка ruse
- ↑ Курдские повстанцы убили 21 турецкого военного ruse
- ↑ Парламент Греции одобрил новый антикризисный план ruse
- ↑ В Греции погиб участник уличных беспорядков ruse
- ↑ Guatemala leader apologises for 1954 coup angle
- ↑ Британское посольство в Кувейте закрылось из-за угрозы теракта ruse
- ↑ НПС рассказал о гибели Каддафи в перестрелке ruse
- ↑ Basque group Eta says armed campaign is over angle
- ↑ Big Gas Find for Italy's Eni angle
- ↑ Власти Таиланда принесут в жертву наводнению окраины Бангкока ruse
- ↑ Ливийские правительственные войска взяли Сирт ruse
- ↑ У берегов Албании пассажирский паром столкнулся с сухогрузом ruse
- ↑ На севере Японии произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ В Перу из-за взрывов фейерверков погибли 18 человек ruse
- ↑ Акция "Захвати Мельбурн" завершилась арестом 100 человек ruse
- ↑ Eurozone ministers approve 8bn euro Greek bailout aid angle
- ↑ Сейф аль-Ислама поймали в пригороде Мисураты ruse
- ↑ U.N. council calls on Saleh to step down, Yemenis take to streets of Sana’a angle
- ↑ Объявлена дата завершения операции НАТО в Ливии ruse
- ↑ Guatemala, Morocco, Pakistan and Togo elected to Security Council angle
- ↑ Taliban leader Fazlullah vows new war in Pakistan angle
- ↑ При обрушении моста в Индии погибли больше 30 человек ruse
- ↑ В Непале обрушился мост с туристами ruse
- ↑ НПС наметил дату выборов в Ливии ruse
- ↑ U.S. official: Saudi Crown Prince dies angle
- ↑ В результате землетрясения в Турции погибли до 1000 человек ruse
- ↑ Новая Зеландия выиграла Кубок мира по регби ruse
- ↑ В Тунисе начались выборы в Учредительное собрание ruse
- ↑ В беспорядках в Йемене погибли 20 человек ruse
- ↑ 16 run over by speeding train in Chhattisgarh angle
- ↑ США и КНДР приступили к обсуждению шестисторонних переговоров ruse
- ↑ Президент Йемена согласился отдать власть на условиях ООН ruse
- ↑ Лидер красных кхмеров подал в суд на премьера Камбоджи ruse
- ↑ Американский посол уехал из Сирии ruse
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.