Okso, ekstaŭro, eksvirbovo aŭ neologisme bovuko[noto 1] estas kastrita virbovo. Ĝi estas tirbesto. Oni supozas, ke ĉe multaj mamuloj aŭ eĉ birdoj kiam oni fortranĉas ties testikojn, la besto gajnas forton kaj pezon. Tia estas la kazo de la okso kaj pro tio estis uzata tradicie en multaj landoj kaj kulturoj kiel bazo de la energia bezonataro de la loka ekonomio, ĉefe en terkulturo kaj brutobredado.
Notoj
- ↑ Evitinda neologismo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.