Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Goura cristata (Pallas, 1764) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Okcidenta kronokolombo, Goura cristata estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiuj loĝas en la malaltaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75 cm longa, blugriza aŭ malhelblua kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kiuj montras ankaŭ ruĝan okulringon. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ similaj, sed maskloj estas pli grandaj ol inoj.
Kun sia proksimaj kaj tre similaj parencoj, nome la Viktoria kronokolombo kaj la Suda kronokolombo, ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej belaj membroj de la familio de Kolombedoj. La Okcidenta kronokolombo troviĝas kaj estas endemismo de malaltaj pluvarbaroj de la Papua provinco de Indonezio ĉe Nov-Gvineo; la aliaj specioj de kronokolomboj loĝas diferencajn regionojn de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj semoj.
Ĉasata kiel manĝaĵo aŭ pro siaj plumoj, ĝi restas kiel komuna birdo nur en malproksimegaj areoj. Pro la pliiĝanta mediperdo, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Okcidenta kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico 2 de CITES.
Bildaro
Referencoj
- BirdLife International (2004). Goura cristata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 Majo 2006. vundebla
Eksteraj ligiloj
- ARKive - bildoj kaj filmoj de la Okcidenta kronokolombo (Goura cristata) Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo Arkivigite je 2004-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Ruĝa Datumlibro Arkivigite je 2006-10-13 per la retarkivo Wayback Machine