Okány [okAnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Sarkad. La loknomo ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
- Areo: 71 km²
- Loĝantaro: 2990
- Poŝtkodo: 5534
- Telefonprefikso: 66
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Gyula-Püspökladány, Vésztő estas proksime.
Historio
La unua mencio devenis el 1220. La loko troviĝas en marĉa regiono, kiu defendis la komunumon dum la historio.
Ne menciitaj vilaĝservoj estas kalvinana preĝejo, kuracejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, sportejo.
Vidindaĵoj
- kastelo de Schwarcz, nun domo por maljunuloj
- kasteleto de Schwarcz, nun lernejo, ambaŭ el la 19-a jarcento
- kalvinana preĝejo
Famuloj
En Okány naskiĝis:
- aktoro László Kemény
- citristo Mátyás Pribojszky.
Ĝemelurboj
Ĝemelkomunumo estas Aita Seacă, Rumanio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.