Ojos Negros | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 330 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 1° 30′ U (mapo)40.7376587-1.4982033Koordinatoj: 40° 44′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 151 m [+] | ||
Areo | 90,915939 km² ( 909 1.5 939 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ojos Negros [+] | |||
Ojos Negros [oĥosNegros] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej sudokcidenta pinto de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha (je 31 km), lime kun la provinco Gvadalaĥaro. La loknomo Ojos Negros estas etimologie komprenebla kiel Nigraj Okuloj. La municipo konsistas el du loĝlokoj, nome Ojos Negros propre, kaj la submunicipo Sierra Menera, distantaj ĉirkaŭ 5 km.
Geografio
Ĝi estas je 73 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas sudokcidente de Villafranca del Campo. La urba kerno estas sur 1151 msm pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Ródenas kaj Peracense (sude).
Historio
Estas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj rilataj al minerala riĉeco de la areo.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca. La unua referenco al Ojos Negros aperis en 1280. En 1297 la salejoj de Ojos Negros aperis cititaj inter la enspezoj de la monarko Jakobo la 2-a. Ojos Negros apartenis al la defendlinio de Aragono kontraŭ la mezepoka Regno Kastilio; tiukadre ĝi havis kastelon. Unuaj referencoj al la kastelo de Ojos Negros aperis en 1344. En 1356, kastilianoj incendiis kaj detruis la kastelon, kiu estis rekonstruita post unu jaro. Ankaŭ en 1363 okazis kastilia invado, kaj la lokanoj devis rifuĝiĝi en la kastelo, kaj denove inter 1449 kaj 1452. En tiu epoko Ojos Negros apartenis al la komunumaro de Daroca.
Ĉefa enspezo venis el minado de fero ĝis la 1980-aj jaroj kiam oni fermis la instalaĵojn pro la ĝenerala krizo de siderurgio. Tiukadre dum la 20-a jarcento funkciis fervojo, kaj kelkaj ties partoj nun estas longa verda vojo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ojos Negros kie estis 3 000 loĝantoj en 1910 sed poste oni malaltiĝis ĝis nunaj 300.
Aktualo
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, minado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejoj, restaĵoj de kastelo kaj muregoj, ventomuelejo, salejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj minarkeologio ktp.