Ojós | |||
hispane: Ojós | |||
vilaĝo | |||
Preĝejo de San Agustín | |||
|
|||
municipo en Hispanio | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Murcia Regiono | ||
Supermara alteco | [1] | ||
Koordinatoj | 38° 08′ 51″ Nordo 1° 20′ 32″ Okcidento / 38.147441 °N, 1.342119 °U (mapo) | ||
Areo | 45,30 km² (4 530 ha) | ||
Loĝantaro | 500 (2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 30611[2] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-MU | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Ojós | |||
Retpaĝo: | |||
Ojós estas hispana municipo lokanta en Murcia Regiono. Ĝi havas etendon de 45,30 km2. Ĝiaj limoj estas ĉeaj de Villanueva del Río Segura en ĝia oriento, Ricote en ĝia nordokcidento kaj Campos del Río en ĝia sudokcidento. Ĝia loĝantaro konsistis je 500 personoj en la jaro 2019.[3][4][5]
La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.
Historio
La romianoj jam havis tie setlejon en Salto de la Novia. Ojós eble estis unu de la sep lokoj ĉe Orihuela kiuj subskribis la Pakton de Teodomiro kun la islamanoj, establante la koraon de Tudmir. En la 13a jarcento la tuta valo apartenis al la Ordeno de Santiago.
La mudeĥaroj de Ojós konvertiĝis al kristanismo en 1501. Ekde tiam aperis la ideo separiĝi el Ricote (kie ĉiuj estis moriskoj) por sendependiĝi, kio estis atingita en 1588. El 1613 estis forpelitaj 2500 moriskoj de la valo de Ricote. Preskaŭ la tuto de Ojós devis foriri el Iberio. Tio estis demografia frapo de kiu la loko ne rekuperiĝis ĝis la 18a jarcento.[6]
Meze de la 20a jarcento estis pli ol 1000 lokanoj, nun malpli ol 500, do duoniĝis la setlantoj.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑
- ↑
- ↑ CARM.es - Ojós
- ↑ Mapa de municipios de la Región de Murcia | Download Scientific Diagram ResearchGate |Find and share research
- ↑ Murcia: Population by municipality and sex. (2883) INE. Instituto Nacional de Estadística
- ↑ «Regmurcia. Historia de Ojós.». 2017. Konsultita la 4an de marto de 2020.
|