Ogata Gekkō | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1859 en Yazaemonchō, Edo |
Morto | 1-an de oktobro 1920 (60-jaraĝa) en Ushigome-ku, Tokia Urbo |
Tombo | tombejo Zōŝigaja |
Ŝtataneco | Japanio |
Familio | |
Frat(in)o | Hirokata Takimura |
Edz(in)o | Tai Koun |
Infano | Gessan Ogata |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ukijisto • ksilografiisto |
Ogata Gekkō (尾形月耕) (1859-1920) estis japania pentristo kaj tabuloprintisto de la ĝenro ukijo-e.
![](../I/Ogata_Gekko_-_Ryu_sho_ten_edit.jpg.webp)
La laboro de Ogata Gekkō origine proksime baziĝis sur tiu de la kolego Kikuĉi Jōsai, kaj ankaŭ inspiriĝis de Kacuŝika Hokusai. Tiel li kreis serion de cent printaĵoj de la Fuĵi-Monto. Pli poste, lia stilo pli apartiĝis, kaj li transprenis signifajn stilajn elementojn de la arta ĝenro nihonga. Liaj laboroj estis montritaj en pluraj ekspozicioj, kaj en lia hejmlando, organizite de la nacia ministerio pri edukado, kaj ankaŭ internacie. Interalie liaj verkoj prezentiĝis en la Universalaj Ekspozicioj de Ĉikago en 1893, Parizo en 1900 kaj Londono en 1910.
![](../I/Blacksmith_Munechika%252C_helped_by_a_fox_spirit%252C_forging_the_blade_Ko-Gitsune_Maru%252C_by_Ogata_Gekk%C5%8D.jpg.webp)
Referencoj
- Frederic, Louis (2002). "Ogata Gekkō." Japan Encyclopedia (angle: "Japana enciklopedio). Kembriĝo, Masaĉuseco: eldonejo de universitato Harvard.
- Lane, Richard (1978). "Images of the Floating World" (angle: "bildoj de flosanta mondo"). Old Saybrook, Konetikuto: eldonejo Konecky & Konecky.
Eksteraj ligiloj
- retejo pri la artisto Arkivigite je 2019-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.