ekzemplo de (absoluta) oftecodistribuo: la prognoza aĝodistribuo en la ŝtato Germanio dum la jaro 2050

Oftecodistribuo estas metodo por la statistika priskribo de datumoj (mezuro-rezultoj). El matematika vidpunkto oftecodistribuo estas funkcio, kiu indikas por ĉiu mezurita datumo, kiom ofte la datumo ekestis. Eblas bildigi tian distribuon en formo de tabelo, de grafikaĵo aŭ modele pere de funkcia ekvacio.

La oftecodistribuo en la priskriba statistiko estas tio, kio la probabla distribuo estas en la priprobabla teorio; la dua koncepto ofertas serion da matematikaj funkcioj, kiuj povas esti utiligataj por prognozo kaj analizo de oftecodistribuoj (kiel ekzemple la Gaŭsa distribuo).


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.