Ofico estas plej ofte termino uzata por tipoj de laborokupoj kiel metioj aŭ manfaritaj, historie nekongrueblaj kun nobeleco, en feŭda socio kaj eĉ en la novepoko. Ili baziĝis sur tradicio kaj kutimo, kaj oni eniris en ili tra la sistemo de gildoj por lerno.
La permana laboro estis malkongrua kun la nobelula vivmaniero, kiu devis esti la ekzercado de armiloj kaj la serĉado de honoro, kaj ne per perlaboro de la vivo. Same estis direnda pri la klerikoj, kvankam la monaĥoj uzas laboron, ne tiom por produkta celo sed kiel parto de ties asketismo (regularo de Sankta Benedikto:ora et labora, tio estas "preĝu kaj laboru").
La malhonorigo de la laboro devenas el la Malnovepoko, rilata kun sistemo de Sklaveco, kaj ĝi troviĝas justigita, ekzemple, en la filozofio de Platono kaj Aristotelo.
La profesioj aŭ liberalaj artoj, tio estas, tiuj bazitaj sur intelekta laboro, karakteriĝas pro la aliro tra universitataj studoj; ili havis (ankoraŭ havas, depende de la lando) superan konsideron.
Inter plej oftaj taskoj konsiderataj kiel oficoj oni povus listigi la jenajn:
Tamen laŭ PIV tiu ĉi termino povus esti sinonimo de profesio aŭ rolo, kaj pro tio dediĉinda po ekzemple poŝtisto, policisto, aŭ urbestro, ministro, ktp.
Referencoj
(En la hispana)
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ofico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Amikeco aparte, ofico aparte. ” „ Dio donis oficon, Dio donas kapablon. ” „ Plenumita via ofico, nun pasis via vico! ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-02.