![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Althaea officinalis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
![](../I/Althaea_officinalis01.jpg.webp)
![](../I/Althaea_officinalis_sl8.jpg.webp)
La oficina alteo (latine Althaea officinalis) estas speco de alteo farmacie uzata kiel antitusaĵo.[1]
Pri hungara nomo de tiu ĉi kreskaĵo nomiĝis hungara vilaĝo Ziliz.
Medicina kaj kuireja uzo
La scienca nomo Alteo devenas el la greka ἄλθειν (kuraci) kaj jam indikas medicinan uzon de la planto: karakteriza estas muko el la planto, ĉefe el la radiko, la mukaj substancoj bone kovras vundon kaj malpliigas inciton, malhelpas inflamiĝon kaj stabiligas la imunreagon. Oni uzas la florfoliojn, la verdajn foliojn kaj la radikon.
Oficina alteo en la medicino
Kiel drogo estas uzata:
- la sekigitaj floroj, kiuj estas kelktitaj dum la flortempo en julio kaj aǔgusto: (Althaeae flos).
- la folioj, kiuj estas kolektitaj dum la florado; :(Althaeae folium).
- La radikoj, precipe por fari ungvenon (unguentum dialtheia):(Althaeae radix).
La ŝlimsubstancoj efikas malgrandigi iriton kaj reduktas la inflamon kaj stabiligas la imunan sistemon. Ekzistas diversaj preparaĵoj kontraǔ la inflamo de la buŝo kaj gorĝo. Ĝi ankaŭ helpas kontraǔ tusado kaj kontraǔ malpezaj inflamo de la stomako kaj intesto
- oficina alteo en formo de folia drogo (Althaeae folium)
- oficina alteo en formo de radika drogo (Althaeae radix)