![](../I/Ragoeser-damm-1.jpg.webp)
![](../I/Oder-Havel-Kanal-09-01-2008-343.jpg.webp)
![](../I/Scheepslift_Niederfinow_July_2006.jpg.webp)
![](../I/Fahrrad-ostern-2006-bluefish-07.jpg.webp)
52° 51′ 35 N, 14° 0′ 24 O Mapo
La Odro-Havel-kanalo - germane Oder-Havel-Kanal (OHK) - kun la Hohensaaten-Friedrichsthaler Wasserstraße (HFW) estas parto de la akvovojo Havel-Odro (Havel-Oder-Wasserstraße, HOW), en la federacia lando Brandenburgio de Germanio.
kluzoj
Historio
Ĝi anstataŭigis la pli aĝan kanalon Finowkanal ekde 1914.
La Odro-Havel-kanalo ligas la riveron Havel apud la lago Nieder-Neuendorfer See en la proksimeco de Hennigsdorf kun la Odro apud Hohensaaten. La distanco inter la kluzoj Spandau kaj Lehnitz estas 77,9 km kaj la distanco al la ŝiplifto Niederfinow estas 92,9 km. De la lasta parto 29 km estas super la grundo kaj hermetike fermitaj por konservi la akvon.
La kanalo havis diversajn nomojn dum sia historio
- Hohenzollernkanal ekde la inaŭguro 14-an de junio 1914
- poste Großschiffahrtskanal aŭ Großschiffahrtsweg Berlin-Stettin
- Berlin-Stettiner Wasserstraße sur mapoj en la 1930-aj jaroj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.