Odoreu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Szatmárudvari (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 48′ N, 23° 0′ O (mapo)47.79694444444422.993611111111Koordinatoj: 47° 48′ N, 23° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 119 m | ||
Poŝtkodo | 447210 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 5 217 (2009) | ||
– vilaĝo | 4 483 (2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138299 | ||
Odoreu [odoreŭ] (hungare: Szatmárudvari) estas komunumo en Rumanio oriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 849 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 4 580 (rumanoj, 23 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1335. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Berindan, Cucu, Eteni, Mărtinești kaj Vânătorești.
Pli ol 80 % de la komunumaj loĝantoj vivas en la komunuma sidejo. La vilaĝoj Eteni kaj Cucu (kiu unuiĝis kun Mărtinești) formale tute ne havas loĝantojn.
Tra Odoreu iras la fervojo de Satu Mare al Dej. Preter la vilaĝo fluas la rivero Someș.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
|