Odo de Bayeux | ||
---|---|---|
Episkopo de Bayeux | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | inter 1032 kaj 1037 en Normandio | |
Morto | 1097 en Palermo | |
Tombo | Katedralo de Palermo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Duklando Normandio • Reĝlando Anglio vd | |
Familio | ||
Patro | Herluin de Conteville vd | |
Patrino | Herleva vd | |
Gefratoj | Vilhelmo la 1-a • Robert, Count of Mortain vd | |
Infanoj | Jean de Bayeux vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | |
Episkopo de Bayeux | ||
Dum | 1049–1097 | |
Grafo de Kent | ||
Dum | 1066–1088 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Odo de Bayeux aŭ Odo de Conteville (foje oni trovas ankaŭ la formojn Odon aŭ Eudes) (naskiĝis inter 1032 kaj 1037 en Normandio; mortis en 1097) estis duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto.
Lia patro, Helluin de Conteville estis modesta sinjoro normana, al kiu la duko de Normandio Roberto donis sian konkubinon, Herleva de Falaise, kiel edzinon.
Odo estis nomumita de Vilhelmo la Konkerinto ekde 1049 kaj malgraŭ sia juna aĝo, episkopo de Bayeux. Li estis pli batalema kaj ĉasema ol religia kaj batalis dum la Batalo de Hastings en 1066. Li iĝis grafo de Kent kaj estis nomumita por estri Normandion dum la malĉeesto de Vilhelmo. Pro nekonataj kialoj (eble pro politikaj ambicioj por la papa trono), li estis malliberigita de Vilhelmo en 1082 kaj liberigita nur iom antaŭ ties morto en 1087.
Komence de la regado de Vilhelmo la 2-a, li ribelis kontraŭ la reĝo kaj perdis ĉiujn siajn anglajn posedaĵojn. Li mortis kaj estis entombigita en Palermo (Sicilio) en 1097, kiam li akompanis sian nevon al la 1-a Krucmilito.
Li estis (eble) la mendinto de la fama Tapiŝo de Bayeux.