Ocna de Jos [okna de ĵos] (hungare: Alsósófalva alŝoŝofalva) estas vilaĝo en Rumanio ĉe la sudokcidenta piedo de Montaro Gurghiu nordokcidente de Odorheiu Secuiesc.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 081 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 884 (hungaroj).
Historio
Ĝi estis unue menciita skribe en 1493. En 1760 disiĝis de Ocna de Sus. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Sándor Bíró (12-a de aprilo 1907 – Antibes, Francio, 6-a de julio 1975): kandidato pri historiaj sciencoj (1961).
- Gyula Cseresznyés (*24-a de oktobro 1931 - ?): aktoro, reĝisoro.
- Dénes Fülöp G. (27-a de majo 1931 – Marosvásárhely, 15-a de januaro 2005): reformita pastro, publikviva persono.
- Piroska Kusztos, Kusztosné Szabó (1-a de januaro 1926 - Budapest, 7-a de novembro 1985): etnografino, muzikfolkloristino.
- Ferenc Sükösd (3-a de marto 1933 - Târgu Mureş, 22-a de decembro 1972): pentristo.
Eventoj
En 1995 oni inaŭguris memordomon honore al la pentristo Ferenc Sükösd.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.