Oceania lingvaro | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Parolata en | Oceanio |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Aŭstronezia |
Malajopolinezia | |
Orient-malajopolinezia | |
Oceania lingvaro | |
Pralingvo | Praoceania lingvo |
Glottolog | ocea1241 |
La oceania lingvaro estas familio de proksimume 450 lingvoj parolataj en Oceanio, pli precize en Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio. Ĝi estas branĉo de la aŭstronezia lingvaro.
Kvankam oceaniaj lingvoj estas multaj kaj uzataj en vasta areo, ili sume havas proksimume nur du milionojn da parolantoj. La plej multe parolataj oceaniaj lingvoj estas la fiĝia kaj samoa. Aliaj konataj oceaniaj lingvoj estas la maora, tahitia kaj havaja.
Ĉiuj oceaniaj lingvoj estas idoj de hipoteza pralingvo, la praoceania lingvo.
Geografia distribuo
Oceaniaj lingvoj estas parolataj en jenaj landoj:
- Nov-Zelando kaj ĝiaj teritorioj (Niuo, Kukinsuloj),
- Salomonoj,
- Papuo-Nov-Gvineo (kun papuaj lingvoj),
- Vanuatuo,
- Fiĝio,
- Tongo,
- Samoo,
- Nauro,
- Tuvalo,
- Marŝaloj,
- Kiribato,
- Federacio de Mikronezio,
- usonaj teritorioj: Nord-Marianoj, Havajo,
- francaj teritorioj: Nov-Kaledonio, Franca Polinezio, Valiso kaj Futuno,
- ĉilia teritorio: Paskinsulo.
Subfamilioj
- Lingvoj de la Admiralecinsuloj
- Temotua lingvaro
- Okcidenta oceania lingvaro
- Centr-orienta oceania lingvaro
- Suda oceania lingvaro
- Mikronezia lingvaro
- Fiĝi-polinezia lingvaro
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.