Observatorio de la Pises | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Observatoire des Pises | |
Lando | Francio |
---|---|
Supermara alteco | 1 300 m s. m. |
Koordinatoj | 44° 2′ 22″ N 3° 30′ 13″ O / 44.03944 °N, 3.50361 °O (mapo) |
Situo de la observatorio en Francio
| |
Retpaĝo: http://societe-astronomique-montpellier.fr/lobservatoire-des-pises/ | |
La Observatorio de la Pises (france Observatoire des Pises) estas francia astronomia observatorio establita en la Nacia parko Cevenoj (departemento Gard, Francio). Ĝia MPC kodo estas 122[1].
Tiu observatorio estis fondita fare de la Societé Astronomique de Montpellier (Astronomia Societo de Montpeliero) en 1985, kaj plene funkciis de 1987, kiam ĝia kupolo estis finfarita. Laŭ Minor Planet Center, 43 asteroidoj[2] estis malkovritaj elde tie inter 1997 kaj 2009.
La instrumentoj ĉe tiu observatorio estas:
- Refraktoro de 80 mm
- Neŭtona teleskopo de 210 mm
- Teleskopo Cassegrain T400
- Neŭtona teleskopo T500: Ĉi-tiuj ambaŭ lastaj instrumentoj estas sub la kupolo.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Observatorio de la Pises
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.