Observatorio de la Côte d'Azur | |||
Astronomia observatorio | |||
La historia observatorio sur la Monto Gros. | |||
steloobservatorio • grand établissement | |||
---|---|---|---|
Oficiala nomo: Observatoire de la Côte d'Azur | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Alpes-Maritimes | ||
Municipo | Nice | ||
Koordinatoj | 43° 43′ 38.5″ N 7° 17′ 55″ O / 43.727361 °N, 7.29861 °O (mapo) | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Côte d'Azur Observatory | |||
Retpaĝo: https://www.oca.eu/ | |||
La Observatorio de la Côte d'Azur (OCA) aŭ "Observatorio de la Lazura Marbordo" estas Observatorio de la Sciencoj de la Universo en suda Francio, depatremento Alpes-Maritimes. Dotita de financa kaj administa aŭtonomeco, la OCA grupigas kaj regas la aktivecojn de esploro pri terscienco kaj scienco de la Universo faritaj en la lazura regiono.
La Observatorio de la Côte d'Azur estas instalita sur kvar situoj : La altebenaĵo de Calern ; la monto Gros kie troviĝas la historia situo de la Observatorio de Nico ; la kampuso de la UFR de la Universitato de Nico - Sophia Antipolis (parko de la Kastelo Valrose en Nico) kaj la situo Géoazur en la teknopolo Sophia Antipolis. De la 1-a de julio 2015, la observatorio estas administrata de Thierry Lanz.[1]
Historio
La kreo de la Observatorio de Nico en 1881 far de Raphaël Bischoffsheim markas la ekon de la astronomia esploro ĉe la Lazura Marbordo.
Fine de la 1960-aj jaroj, estis kreita la Laboratoire Universitaire d'Astrophysique de Nice (Universitata Laboratorio de Astrofiziko de Nico), kiu laboras ĉefe pri la atmosfera optiko.
Komence de la 1970-aj jaroj, la Observatorio de Parizo konstruis observan stacion sur la altebenaĵo de Calern.
En 1988, la Centre de recherches en géodynamique et astrométrie (CERGA), universitata strukturo gastigita sur la altebenaĵo de Calern kaj en Grasse, kunfandiĝas kun la Observatorio de Nico por formi la Observatorion de la Côte d'Azur per la dekreto n° 86-200 de la 11-a de februaro 1986[2]
En 2008, la aktivecoj de esploro pri terscienco de la laboratorio Géoazur[3] aliĝis al OCA. En 2010, ĉiuj aktivecoj de esploro pri astrofiziko kunfandiĝis en la MUE J.-L. Lagrange[4]
De la komenco de 2015, la OCA estas ano de la Komunumo da Universitatoj kaj Establaĵoj (COMUE) Universitato Côte d'Azur (UCA).[5]
Sciencaj agadoj
La sciencaj aktivecoj de la observatorio estas disdonitaj en tri esploraj unuoj :
- ARTEMIS : Detekto de gravitaj ondoj en kunlaboro kun VIRGO.[6]
- LAGRANGE : Planedoscienco, stela fiziko, analizo de la datumoj pri kosmologio ; la fluaĵoj, plasmoj kaj turbulentoj en kosmologio.[7]
- GÉOAZUR : Terscienco, dinamiko de la litosfero, metrologio de la proksima universo.[8] Tiu-ĉi unuo estas patronita de la Universitato de Nico - Sophia Antipolis, la CNRS kaj la IRD. Géoazur responsas pri la kampo da marfundaj sismometroj de la IRD. Ĝi disvolvas modernajn instrumentojn de sub-mara esplorado kiel MERMAID.[9]
La OCA partoprenas al la disvolvo de multenombraj astrofizikaj instrumentoj ĉe grundo kaj en la kosmo.
Ĉegrundaj instrumentoj
Nomo | Komenca jaro | Fako de esploro | Loko |
---|---|---|---|
I2T | 1974 | Unua interferometro kun du teleskopoj | CERGA |
GI2T | 1986 | Granda interferometro | CERGA |
SOIRDETE (nun C2PU)[10] | 1990 ? | Heterodina interferometro kun du teleskopoj | CERGA |
Lasero Luno / MEO | 1981 | Lasera telemetrio Tero-Luno | CERGA |
VIRGO | 2003 | Detekto de gravitaj ondoj | Pizo, Italio |
AMBER | 2004 | Interferometrio | Cerro Paranal, Ĉilio |
VEGA sur CHARA | 2007 | Interferometrio | Monto Wilson, Usono |
SPHERE | 2013 | infraruĝa spektra bildigo kun adaptiĝema optiko | Cerro Paranal, Ĉilio |
MATISSE[11][12] | 2015 | Interferometrio | Cerro Paranal, Ĉilio |
Kosmaj instrumentoj
Nomo | Komenca jaro | Fako de esploro | Loko |
---|---|---|---|
CoRoT | 2006 | Asterosismologio / Pasadoj | Cirkla polusa orbito |
Picard | 2010 | Mezuro de la suna diametro | Heliosinkrona orbito |
Euclid | 2020 | Granda enketo pri galaksioj | Punkto de Lagrange L2 |
Gaia | 2013 | Astrometrio | Punkto de Lagrange L2 |
Notoj kaj referencoj
- ↑ Thierry Lanz, nova direktoro de la Observatorio de la Côte d’Azur (france)
- ↑ Décret n° 86-200 du 11 février 1986 relatif à l'observatoire des Alpes-Maritimes, el Légifrance (france)
- ↑ Paĝaro de la laboratorio Géoazur (france)
- ↑ Unuo J.-L. Lagrange, el la paĝaro de la Observatoire de la Côte d'Azur (france)
- ↑ La Direktoraro de la UNS aprobas la statutojn de la COMUE "Universitato Côte d'Azur" 29-a de septembro 2014 el la paĝaro de la Université Nice Sophia Antipolis (france)
- ↑ Paĝaro de ARTEMIS (france)
- ↑ Paĝaro de LAGRANGE (france)
- ↑ Paĝaro de GÉOAZUR (france)
- ↑ Buoj MERMAID, el la paĝaro de GÉOAZUR (france)
- ↑ Pedagoga Centro Planedo kaj Universo, oficiala paĝaro (france)
- ↑ La instrumento MATISSE, el la paĝaro de la Observatoire de la Côte d'Azur (france)
- ↑ Oficiala TTT-ejo de MATISSE (angle)