Observatorio de Kitami | |
Observatorio | |
![]() | |
Oficiala nomo: 北見天文台 | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | Kitami |
Supermara alteco | 165 m s. m. |
Koordinatoj | 43° 49′ 6″ N 143° 54′ 13″ O / 43.81833 °N, 143.90361 °O (mapo) |
![]() Situo de la observatorio en Japanio ![]() Situo de la observatorio en Japanio
| |
Retpaĝo: http://business4.plala.or.jp/bunsen21/ | |
La Observatorio de Kitami estas japana astronomia observatorio establita en Kitami, en subgubernio Abaŝiri (Hokajdo). Ĝi estas parto de la Kultura Centro de la regiono Kitami-Abaŝiri. Ĝia MPC kodo estas 400.[1] Ĝi estas ekipata per unu teleskopo de 20 cm.
Elde tie, la amatoraj astronomoj Atsushi Takahashi kaj Kazurō Watanabe malkovris multenombrajn asteroidojn.[2] En 2012, 680 malkovroj estis faritaj elde Kitami.[3]
La asteroido 3785 Kitami[4] ŝuldas sian nomon al la urbo Kitami kaj la tiea observatorio.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- japane Kultura Centro de la regiono Kitami-Abaŝiri - Oficiala TTTejo Arkivigite je 2013-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.