Observatorio de Calar Alto | |
Observatorio | |
Unu el la teleskopoj de la observatorio. | |
Oficiala nomo: Centro Astronómico Hispano en Andalucía | |
Kromnomo: Observatorio de Calar Alto | |
Lando | Hispanio |
---|---|
Municipo | Gérgal (Almerio). |
Supermara alteco | 2 168 m s. m. |
Koordinatoj | 37° 13′ 25″ N 2° 32′ 46″ U / 37.22361 °N, 2.54611 °U (mapo) |
Estiĝo | 1973 |
Posedanto | Instituto de Astrofiziko de Andaluzio Junto de Andaluzio |
Situo de la observatorio en Hispanio
| |
Vikimedia Komunejo: Calar Alto Observatory | |
Retpaĝo: http://www.caha.es/es/ | |
La Observatorio de Calar Alto estas astronomia observatorio en la municipo Gérgal (Provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio). Estas la plej granda observatorio de la kontinenta Eŭropo, ĝi troviĝas sur la monto Calar Alto, alta de 2168 metroj en la Sierra de los Filabres, ĉefa montmasivo de la Provinco Almerio.
En tiu observatorio laboras la esperantisto David Galadí.[2]
Historio
La observatorio estis fondita en 1973 sur situejo proponita en 1970, per interkonsento inter la germana kaj hispana registaroj kiel Centro Astronómico Hispano-Alemán (CAHA) aŭ Deutsch-Spanisches Astronomisches Zentrum (Hispana-Germana Astronomia Centro). Ĝi malfermiĝis en 1975, kun la ekfunkcio de teleskopo de 1,23 metroj disvolvita de hispana-germana kunlabo en astronomio.
En 1976, schmidt-teleskopo estis translokita en la Observatorion de Calar Alto elde la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf, kie ĝi estis de 1954.[3]
Ĝis 2005, la observatorio apartenis ekskluzive al la Max-Planck-Institut für Astronomie kaj nur 10 % el la tempo de observo estis havebla por la hispanaj astronomoj. En 2005, interkonsento estis subskribita, per kiu la observatorio estu kune ekspluatita de la Instituto de Astrofiziko de Andaluzio – CSIC de Granado kaj la Max-Planck-Institut für Astronomie en proportio de po 50% por ĉiu.
En 2013, la obsevatorio travivis krizon pro manko de monrimedo.[4][5][6]
En 2019, kun la eliro de la germana socio kaj la eniro de la Junto de Andaluzio en la Grupo de Ekonomia Intereso (CAHA, A.I.E.), la observatorio fariĝis 100% hispana (50% CSIC, 50% Junto de Andaluzio).
Teleskopoj
La observatorio havas kvar teleskopojn de diametroj 0,80 m, 1,23 m, 3,5 m kaj 2,2 m. Estas ankaŭ teleskopon de 1,52 m operaciata de la Nacia Astronomia Observatorio de Hispanio kaj robota teleskopo operaciata de la Centro de Astrobiologo[7]
La ekvatorialo de 3,5 m estas la plej granda teleskopo en la kontinenta Eŭropo.
Etapoj de esploro
- En 1994, la observatorio kaptis la unuajn bildojn de la alfrapo de la kometo Shoemaker-Levy 9 en Jupiteron per infraruĝa fotilo tra la teleskopo de 3,5 m.[8]
- En la 1980-aj jaroj, tre densaj ĵetoj da gaso elĵetitaj de junaj steloj je rapido de pluraj centoj da kilometroj en sekundo estis malkovritaj elde la observatorio. Tiuj gasaj ĵetoj estas ankoraŭ nun studataj.[9]
- Sciencistoj observis elde Calar Alto la Kometon Tempel 1, la mision Deep Impact de la NASA, laboras en la detekto de brunaj nanoj, studas gamo-radiajn ekbrilojn, supernovaojn kaj ekstersunsistemajn planedojn.
Asteroidoj malkovritaj : 7 | |
---|---|
(63429) 2001 MH5 | 21-a de junio 2001 |
(94223) 2001 BU53 | 17-a de januaro 2001 |
(99258) 2001 MF5 | 21-a de junio 2001 |
124143 Joséluiscorral | 21-a de junio 2001 |
213269 Angelbarbero | 20-a de junio 2001 |
(247170) 2001 BY10 | 16-a de januaro 2001 |
(250482) 2004 DF79 | 18-a de februaro 2004 |
Ĉirkaŭ cento da asteroidoj estis malkovrita elde la Observatorio de Calar Alto farde la astronomoj Luboš Kohoutek, Kurt Birkle, Ulrich Hopp, Johann Baur, Krisztián Sárneczky, Gyula Szabó, Felix Hormuth kaj Hermann Boehnhardt. Krome, Minor Planet Center kreditas "Calar Alto" de la malkovro de sep numerotitaj asteroidoj inter 2001 kaj 2004.[11]
La asteroido 189202 Calar Alto, malkovrita en 2003 de la germana astronomo Felix Hormuth elde la Observatorio Starkenburg, estis nomita en honoro de la observatorio.[12]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ El astrónomo David Galadí hablará sobre ‘Curiosidades en el cielo observado a simple vista’ en Luxemburgo, cronicasdelaemigracion.com Alirita la 24an de junio 2019.
- ↑ Pri la historio de la Observatorio de Hamburgo, de Stefan K.G. Dahmke (angle)
- ↑ La observatorio de Calar Alto, en kriza situacio pro manko de mono, 12-a de marto 2014 el el Periódico (hispane)
- ↑ La estonteco de la plej granda observatorio de Eŭropo estas en DANĜERO , 1-a de aprilo 2013 ; el Red Andaluza de Astronomía (hispane)
- ↑ La montranĉoj minacas la esplorojn en Calar Alto, 19-a de marto 2014 ; el La Información (angle)
- ↑ La Centro de Astrobiología donas al la astronomia komunumo aliro a la datumoj de Calar Alto ; el IDEAL, 20-a de septembro 2011 (hispane)
- ↑ Bildoj de Alfrapejoj en Jupiteron de Calar Alto, el la paĝaro de NASA (angle)
- ↑ Novaj spektindaj signoj de la formiĝo de steloj en la Cigno (bildo), el la paĝaro de Observatorio de Calar Alto Arkivigite je 2019-06-17 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
- ↑ La obskuraj sekretoj de la Plejadoj, 8-a de novembro 2006 ; el la paĝaro de la Instituto de Astrofísica de Canarias (hispane)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 189202 Calar Alto (2003 SM15) (angle)
Eksteraj ligiloj
- hispane angle Centro Astronómico Hispano-Alemán
- hispane Hispana-Germana Astronomia Centro Calar Alto
- hispane Estación de Observación de Calar Alto (EOCA)
- hispane La observatorio de Calar Alto: La ĉielo de Eŭropo
- angle Vidu la stelojn elde Calar Alto, el Lonely Planet Kids video
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio de Calar Alto en la hispana Vikipedio.