Observatorio Walter Hohmann | |
Observatorio | |
Observatorio Walter Hohmann | |
Oficiala nomo: Walter-Hohmann-Sternwarte | |
Lando | Germanio |
---|---|
Municipo | Essen |
Supermara alteco | 120 m s. m. |
Koordinatoj | 51° 23′ 39.5″ N 6° 58′ 43.3″ O / 51.394306 °N, 6.978694 °O (mapo) |
Estiĝo | 1965 |
Situo de la observatorio en Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Walter-Hohmann-Sternwarte | |
Retpaĝo: https://www.walter-hohmann-sternwarte.de/index.php/de/ | |
La Observatorio Walter Hohmann estas publika observatorio en la kvartalo Schuir de Essen, Germanio ĉe la adreso :Wallneyer Straße 159, 45133 Essen.[1]
Ĝia MPC kodo estas 636 Essen.[2]
Ĝi estis fondita en 1965 far'de asocio da homoj interesataj pri astronomio. Ĝi ricevis en 1971 la nomon de Walter-Hohmann-Sternwarte en memoro de la germana inĝeniero Walter Hohmann (1880 – 1945), pioniro de la kosmonaŭtiko.
Unu el la taskoj de la asocio estas popularigo de astronomio per prelegoj kaj facile kompreneblaj demonstroj de teleskopoj. La anoj de la asocio ankaǔ plenumas ĉielajn observojn kaj estas aktivaj en astrofotografio. Publikaj vizitoj estas organizataj ĉiuj merkredo kaj vendredoj post la noktiĝo, sed ne antaǔ la 20-a horo.
Planedetoj estas regule observataj elde la observatorio de 1998. La datumoj estas komunikataj al Minor Planet Center kaj uzataj por kalkuli la orbitajn datumojn de la ĉielaj korpoj. De 2002, 11 novaj planedetoj estis malkovritaj (sub la nomo Essen)[3] kaj tri perditaj asteroidoj estis remalkovritaj. La asocianoj laboras ankaǔ pri radioastronomio kaj registras meteorajn eventojn per ricevo de radiondoj el speciala elsendilo en Belgio, la rezultoj estas tuj montrataj ĉe la TTT-ejo de la asocio. Du-konusa anteno "Callisto" registras la sunan aktivecon inter 20 kaj 80 MHz.[4]
Konstruaĵoj
La teleskopoj de la observatorio estas sub unu kupolo kaj en kvar observaj stacioj kun ŝoveblaj tegmentoj. En la lokalo de la iama lernejo de Schuir estas ĉambro de 45 sidlokoj por prelegoj kun moderna sistemo de projekcio, laborejoj de mekaniko, elektro kaj optiko. Ankaǔ estas malgranda biblioteko da pri-astronomiaj libroj ĉe la supra etaĝo. Tiuj ĉambroj kaj la teleskopoj estas disponblaj por la membroj de la asocio.
Teleskopoj
- La ĉefa instrumento de la observatorio estas teleskopo Nasmyth (tipo de teleskopo Cassegrain kun tria spegulo por reflekti la lumon flanken) kun ĉefa spegulo de diametro de 56 cm kaj fokusa distanco de 7 m. Refraktoro de tipo Fraunhofer de 12,5 cm utilas kiel gvidilo. la instrumento, regata per komputilo, estis planita kaj konstruita de la asocio. Ĝi estas ŝirmita sub la kupolo.
- En 2009, la dua plej granda teleskopo de la observatorio estis inaŭgurita : neŭtona teleskopo de diametro de 41 cm optimumigita por la astrofotografio.
- Teleskopo Schmidt-Cassegrain de 35 cm kaj fokusa distanco de 3,5 m precipe taŭga por observi la Lunon kaj la planedoj. La instrumento estis aĉetita en 2016.
- Neŭtona teleskopo kun ĉefa spegulo de diametro de 13,5 cm kaj fokusa distanco de 1,8 m ĉefe uzita por astrofotografio de planedetoj.
- Radioteleskopo kun parabola anteno de 3 m planita por ricevi radiondojn en la gamo de 21 cm, uzita por observi la Sunon, Jupiteron kaj la Laktan Vojon.
- Krome, apokromata refraktoro kaj diversaj porteblaj instrumentoj, kiel teleskopoj Schmidt-Cassegrain, estas haveblaj.
- Teleskopo Nasmyth de 56 cm
- Neŭtona teleskopo de 32 cm kun ŝargkuplita fotilo
- Teleskopo Schmidt-Cassegrain de 35 cm
- Radioteleskopo de 3 m
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- germane Walter-Hohmann-Sternwarte Essen e.V., el Astronomie in Westdeutschland
- germane Fantasta vido al malproksimaj galaksioj - Observatorio Walter Hohmann : Turismaj informoj Arkivigite je 2020-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Walter-Hohmann-Sternwarte en la germana Vikipedio.