Observatorio Stardome | |
Observatorio | |
![]() La Observatorio Stardome en la Parko Cornwall | |
Oficiala nomo: Stardome Observatory | |
Lando | ![]() |
---|---|
Municipo | Auckland |
Koordinatoj | 36° 54′ 21.52″ S 174° 46′ 36.25″ O / 36.9059778 °S, 174.7767361 °O (mapo) |
Estiĝo | 1967 |
![]() Situo de la observatorio en Nov-Zelando ![]() Situo de la observatorio en Nov-Zelando
| |
![]() | |
Retpaĝo: http://stardome.org.nz/ | |
La Observatorio Stardome (angle Stardome Observatory) (IAU-kodo 467, antaŭe konata kiel Observatorio de Auckland) estas publika astronomia observatorio situanta en la Parko Cornwall en Auckland, Nov-Zelando.
Fondita en 1967, la observatorio estas mastrumita de la estraro de la Auckland Observatory and Planetarium Trust kaj estas hejmo de la Auckland Astronomical Society (AAS).[1]
Esploroj
En 1969, la Observatorio Stardome partoprenis al la malkovro de la atmosfero de Plutono per mezuro de la vario de lumo, kiam la nanplanedo kaŝis stelon.
La 18-an de aŭgusto 1999, la asteroido 19620 Auckland estis malkovrita elde tiu observatorio.
la Observatorio Stardome regule partoprenas al astrometriaj observoj de kometoj kaj apud-teraj objektoj por la Internacia Astronomia Unio. En 2004 estis observita la atona asteroido 2004 FH. Fotometrio montris, ke tiu objekto rotacias en 3 minutoj : estas la plej rapida rotacia rapido mezurita por objekto de la sunsistemo.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Stardome Observatory & Planetarium ; el Eventfinda
- angle Stardome Observatory, el infonews.co.nz]