Observatorio George | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: George Observatory | |
Lando | Usono |
---|---|
Municipo | Needville (Teksaso) |
Supermara alteco | 17 m s. m. |
Koordinatoj | 29° 22′ 30″ N 95° 35′ 37″ U / 29.37500 °N, 95.59361 °U (mapo) |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Retpaĝo: http://www.hmns.org/george-observatory/ | |
La Observatorio George (angle : George Observatory) estas astronomia observatorio en Usono en la Ŝtata Parko Brazos Bend proksime de Needville (Teksaso).
Ĝi estis fondita en 1996 kaj estas administrita de la Muzeo de Naturaj Sciencoj de Houston ; ĝia MPC kodo estas 735[1].
Ĝi estas ekipita per tri teleskopoj sub kupoloj, la plej granda estas la esplora teleskopo Gueymard de diametro 30 cm, kiu utilas ĉefe por informo al la publiko.
La Observatorio George estas malfermita al la publiko sabaton vespere kaj, laŭ rezervado, vendredon vespere por grupoj de 30 personoj aux pli.
Amatoraj astronomoj ofte instalas siajn porteblajn teleskopojn dum noktoj de observado kaj la publiko povas tiam senpage observi. Lokalaj astronomoj malkovris pli ol 140 asteroidojn per la instrumentoj de la observatorio.
En 2017, Minor Planet Center kreditas la Observatorion George de la malkovro de 217 asteroidoj[2] sub la nomo Needville.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Kategorio:Malkovrita de Observatorio George