Obfelden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 15′ 51″ N 8° 25′ 27″ O / 47.26417 °N, 8.42417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 51″ N 8° 25′ 27″ O / 47.26417 °N, 8.42417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4465 |
Areo | 7,54 km² |
Alteco | 430 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8912 |
Komunumkodo | 0010 |
Pri la komunumo
Obfelden estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Obfelden situas ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss en okcidente de la montoĉeno Albis.
Trafiko
Per poŝtaŭtobusoj la komunumo estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
Unuaj setlejoj en Obfelden jam datiĝas el la ŝtonepoko. Arkeologoj trovis sur la teritorio de la komunumo la faman ortrezoron de Unterlunnern, kiu hodiaŭ videblas en la Nacia Muzeo de Svislando en Zuriko.
El la kvin setlejoj Toussen (una skriba mencio 1325 kiel Thunsen), Bickwil (unua skriba mencio 1243 kiel Bickwilare), Wolsen (unua mencio 1311 kiel Wolunsun), Oberlunnern kaj Unterlunnern (antaŭe Lundenrrun) disvolviĝis iom post iom komunumo, kiu en mezepoko apertenis al Ottenbach. La 15-an de feburaro 1847 Obfelden fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
Eksteraj ligiloj
|