- La mallongigo ZH en Oberrieden ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberrieden.

Obrerrieden ZH
Blazono de Oberrieden ZH
Oberrieden kun rigardo al Pfannenstiel
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoHorgen
Koordinatoj 47° 16′ 41″ N  34′ 41″ O / 47.27806 °N, 8.57806 °O / 47.27806; 8.57806 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 41″ N  34′ 41″ O / 47.27806 °N, 8.57806 °O / 47.27806; 8.57806 (mapo)
Nombro de loĝantoj4907
Areo2,76 km²
Alteco460 m super marnivelo
Poŝtkodo8942
Komunumkodo0137
Mapo de Oberrieden

Pri la komunumo

Oberrieden ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4907 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Geografio

Oberrieden situas norde de la distrikta ĉefurbo Horgen ĉe la bordo de la Lago Zuriko je la orienta flanko de la montoĉeno Zimmerberg. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 42,2% estas kovritaj de arbaro, 11,95 servas por agrikulturo kaj 30% por setlado; 13,0% estas trafiksurfaco kaj 1,1% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordokcidento al Thalwil, aliflanke de la Lago de Zuriko en nordoriento al Herrliberg kaj en sudoriento al Meilen, kaj en sudo kaj sudokcidento al Horgen.

Trafiko

Tra Oberrieden pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro. Al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas tra la komunuma teritorio, Oberrieden havas alvetureblon norde en Thalwil kaj sude en Horgen.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oberrieden datiĝas el la jaro 1133 kiel Obrendrieden.

La unuaj pruveblaj spuroj estas restaĵoj de lignaĵoj, iloj kaj ceramiksplitoj el la jaroj 3051–3037 antaŭ kristo en la novŝtonepoko. En la jaro 1620 en Oberrieden estis fondita la unua lernejo. La 13-an de majo 1773 Oberrieden post disiĝo de Horgen fariĝis politike sendependa komunumo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.