Oberkirch | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Ortenau | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07802 | ||||||
Poŝtkodo | 77695–77704 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7602 | ||||||
Aŭtomobila kodo | OG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08317089 | ||||||
Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Matthias Braun | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Eisenbahnstraße 1 77704 Oberkirch | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 20092 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 32′ N, 8° 5′ O (mapo)48.5322222222228.0786111111111Koordinatoj: 48° 32′ N, 8° 5′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 192 m | ||||||
Areo | 69,14 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.oberkirch.de/ | ||||||
Oberkirch - prononco [OBakirh] - estas urbo kaj komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 20 092 loĝantojn sur areo de 69,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 291 loĝantoj/km². Geografie la urbo apartenas al la mezalta montaro Nigra Arbaro.
Vidindaĵoj
La rekonilo de la urbo estas la kastelruino Schauenburg, kiu tronas sur monteto 200 metrojn super la urbo.
Rilatoj al Esperanto
En la urbo estas Esperanto-grupo, kiun multajn jarojn gvidis la esperantisto Fritz Walter Poppeck. Lige al la aktiva grupo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj internaciaj renkontiĝoj de Germana Esperanto-Junularo gastis en la urbo, kaj daŭre fojfoje Esperanto-renkontiĝoj de la regiona ligo Bavelo okaziĝas tie. En la urbo estas strato nomata "Esperantostraße".
Elstaruloj
- Bernhard Jülg, filologo
Bildoj
- Rigardo de la ruiono Schauenburg al Oberkirch
- Rojotuto kun muelrojo
- Ruino Schauenburg
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Oberkirch
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (germane)
- Prezentado pri la urbo en la retejo www.aliaflanko.de (arkivigite) (esperante)
|