Supra Bavario | |||
---|---|---|---|
Administra distriktaro | |||
Flago | Blazono | ||
Administra distriktaro • distrikto en Bavario [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Bavario | ||
Supermara alteco | 647 m ü. NHN [+] | ||
Ĉefurbo | Munkeno | ||
- koordinatoj | 48° 8′ 0″ N, 11° 34′ 0″ O (mapo)48.13333311.566667Koordinatoj: 48° 8′ 0″ N, 11° 34′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Zugspitze [+] | ||
Areo | 17 529,63 km² (1 752 963 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 4 588 944 [+] (31-a de decembro 2015) | ||
Denseco | 261,78 loĝ./km² [+] [+] | ||
Supra Bavario | |||
Vikimedia Komunejo: Upper Bavaria [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Supra Bavario (germane Oberbayern) estas la plej granda el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 4 801 769 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Munkeno.
La teritorio situas en la suda parto de Bavario kaj limas al
- tri aliaj bavariaj distriktaroj: Malsupra Bavario, Meza Frankonio, Ŝvabio;
- Aŭstrio (oriente kaj sude).
Supra Bavario havas kvaronon el la areo kaj trionon el la loĝantaro de Bavario. Per tio ĝi estas relative dense loĝata, eĉ pli dense ol Meza Frankonio. Preskaŭ la tuta teritorio situas sude de la rivero Danubo kaj relative alte; Munkeno, kvankam ĉirkaŭ 80 km distanca al la Alpoj, situas 500 metrojn super la marnivelo. Pro la Alpoj la lando estas riĉa je akvo. Gravaj riveroj estas:
En la antaŭalpa regiono situas ankaŭ signifaj lagoj, precipe:
Administra divido
Supra Bavario konsistas el dudek distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj
distriktoj
- Distrikto Altötting
- Distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen
- Distrikto Berchtesgadener Land
- Distrikto Dachau
- Distrikto Ebersberg
- Distrikto Eichstätt
- Distrikto Erding
- Distrikto Freising
- Distrikto Fürstenfeldbruck
- Distrikto Garmisch-Partenkirchen
- Distrikto Landsberg am Lech
- Distrikto Miesbach
- Distrikto Mühldorf am Inn
- Distrikto München
- Distrikto Neuburg-Schrobenhausen
- Distrikto Pfaffenhofen an der Ilm
- Distrikto Rosenheim
- Distrikto Starnberg
- Distrikto Traunstein
- Distrikto Weilheim-Schongau.
|