Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dallenwil (stacidomo). |
Dallenwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Nidvaldo |
Distrikto | En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj |
Geografia situo | CH1903: 672571 / 198590 (mapo)46.9344444444448.3916666666667Koordinatoj: 46° 56′ N, 8° 24′ O; CH1903: 672571 / 198590 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1775 |
Areo | 15,48 km² |
Alteco | 545 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6383 |
Komunumkodo | 1503 |
Pri la komunumo
Dallenwil estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 1 775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Dallenwil situas oriente de la monto Stanserhorn ĉe la orienta bordo de la rivero Engelberger Aa. Al la komunumo apartenas la setlejoj Chapellendorf, Dürrenboden, Hinter-Dallenwil, Mühledorf, Oberau, Ober-Dallenwil, Städtli, Vorder-Dallenwil, Wiesenberg, Wirzweli kaj Wissifluh.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Dallenwil limas en nordokcidento al Ennetmoos, en nordo al Stans, en nordoriento al Oberdorf, en oriento kaj sudo al Wolfenschiessen, kaj en okcidento al Kerns (OW).
Trafiko
Dallenwil disponas pri stacidomo ĉe la etŝpura trajnlinio de Lucerno al Engelberg. Aertelfero kondukas de la vilaĝo al Wirzweli. Alia aertelfero kondukas al Niederrickenbach.
Historio
La unua dokumenta mencio de Dallenwil datiĝas el la jaro 1190 kiel Telliwilare.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|