Obejd-e Zakani | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1301 en Kazvin | |
Morto | 1-an de januaro 1371 (70-jaraĝa) en Ŝirazo | |
Religio | sunaismo vd | |
Lingvoj | persa vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (aŭ Nezam od-din Obejdollad Zakani)(perse: خواجه نظامالدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (perse: عبيد زاکانى ĉ. 1370 PK), estis persa poeto kaj satiristo de la 14-a jarcento (Timurida Periodo) de la urbo Qazvin (Gazvoin).
Vivo kaj verko
Li studis en Ŝirazo, sub la gvido de la plej bonaj mastroj de sia epoko, sed poste reen venis al sia denaska urbo, al Gazvin. Li tamen preferis Ŝirazon al Gazvino, kie li estis tribunala poeto en Ŝiraz por Ŝaho Abu Ishaq, kie juna Hafez estis prezentita ankaŭ. Lia laboro estas konata pro siaj paskvilo kaj obscenaj versoj, ofte politikaj aŭ sekshumuraj, kaj ofte cititaj en debatoj rilate al samseksemaj praktikoj. Li skribis la epistolon Delgoŝa (korplaĉa), kaj ankaŭ Akhlaq al-Ashraf ("La etiko de la Aristokrataro") kaj la fama humura fabelo Muŝ-o-Gorbe (Muso kaj Kato), kiu estis politika pamfleto. Liaj nepamfletaj gravaj klasikaj versoj ankaŭ estas konsiderataj kiel tre bone skribitaj, en ligo kun la alia granda laboro de la Persa literaturo. Li estas unu el la plej rimarkindaj poetoj, satiristoj kaj sociaj kritikantoj de Irano (Persio), kies laboro ne estas ricevinta konvenan atenton en la pasinteco. Siaj libroj estas tradukitaj en la rusan, danan, italan, anglan kaj germanan lingvojn (ĉilasta fare de Joachim Wohlleben, 2009: ŝajne la unua traduko de la kompleta lia laboro en iu okcidenta lingvo).
Aliaj transliteradoj de lia nomo
- 'Ubaydī Zākānī
- 'Ubaydii Zaakaanii
- 'Ubayd-i-Zakani
- 'Ubaydï Zäkänï
- 'Ubaydi Zakani
- Obeid Zakani
- Obeid Zàkàni
- Obeid-e Zakani
- 'Obeid e Zakani
- 'Obeid-e Zâkâni
- Obeyd-e Zākāni
- Nejam od-Din Obeyd-e Zākāni
- Nezam al-din 'Obeid Allah Zakini
Vidu ankaŭ
Referencoj
- E.G. Browne. Literatura Historio de Persio. (Kvar volumoj, 2,256 paĝoj kaj dudek kvin jaroj en la skribo). 1998. ISBN 0-7007-0406-X
- Jan Rypka, Historio de irana Literaturo. Reidel Eldona Firmao. 1968 ISBN 90-277-0143-1