Občina Mežica | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovenio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2392 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 596 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 136 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 31′ N, 14° 51′ O (mapo)46.52058114.853647Koordinatoj: 46° 31′ N, 14° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,4 km² (2 640 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Municipality of Mežica [+] | |||
Občina Mežica estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Karintio. La municipo konsistas el 6 komunumoj kovrante areon de 26,4 km². Komence de 2018 tie loĝis 3541 homoj. Administra centro de la municipo estas la urbo Mežica.
Loko, priskribo
Občina situas en monta regiono en norda Slovenio. La Rivero Meža fluas de sudo al nordo. La alteco estas de 450 m ĝis preskaŭ 1230 m.
La apudaj municipoj estas: Občina Prevalje en la nordo kaj oriento, Občina Crna na Koroškem en la sudo. Okcidente, ĝi limas kun la distrikto Völkermarkt en Aŭstrio.
Komunumoj
La municipo konsistas el la sekvaj 6 vilaĝoj:
Breg, Lom, Mežica, Onkraj Meže, Plat, Podkraj pri Mežici.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Mežica en la slovena Vikipedio.
Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-koroska.php
Geografia loko: http://www.geopedia.si/#T1257_F408:74_x489648_y152922.5_s13_b4