O Uraguai | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Basílio da Gama |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | epopeo |
O Uraguai estas brazila fuŝa epopeo verkita en 1769 de Basílio da Gama. La neoklasika skolo literatura de la 18-a jarcento igis kelkajn aŭtorojn provi la verkadon de epopeoj. Sed, en tiu tempo, kiam la raciismo, la klerismo kaj la burĝaj mondkonceptoj triumfis, la milita heroismo estas tute ekster modo. La epopeo reaperis nur kiel mensogo.
O Uraguai havas malnoblan temon: la detruo de jezuitaj misioj en Paragvajo per puna ekspedicio gvidita de Gomes Freire de Andrade en 1756. La malriĉeco de la temo igis Basílio da Gama anstastaŭigi la tradician portugallingvan epopean formon per nova strukturo, sen rimoj aŭ strofoj. La intrigo estas nur la priskribo de kelkaj sengloraj bataloj.
La nura interesa parto estas la flanka amhistorio de Lindóia kaj Cacambo kaj la morto de Lindóia estas la plej konata parto de la poemo.