Lingvo > Radikoj > Ĉiam finaĵbezonaj > O-karaktera radiko
O-formo
Ĉe o-karakteraj radikoj la O-formo havas signifon, kiu estas nek ago, nek eco.
Ekzemploj:
SEĜ - seĝo estas speco de meblo. TAJLOR - tajloro estas speco de persono/profesiulo. BARBAR - barbaro estas speco de homo. LEON - leono estas speco de besto. PLANT - planto estas kreskaĵo. URB - urbo estas loko. BROS - broso estas speco de ilo. GLU - gluo estas duonlikva substanco uzebla por kunfiksi aferojn. MATEMATIK - matematiko estas scienco/fako. ORIGINAL - originalo estas la origina ekzemplero de io.
I-formo
Ĉe o-karakteraj radikoj la I-formo montras agon aŭ ion agosimilan, kiu proksime rilatas al la signifo de la O-formo, sed kiu ne povus esti rigardata kiel la sama afero kiel tio, kion esprimas la O-formo. La rilatoj inter la afero de la O-formo kaj la ago de la I-formo estas tre diversspecaj.
Ekzemploj:
TAJLOR - tajlori = "labori kiel tajloro". LEON - leoni = "konduti kiel leono". PLANT - planti = "meti planton en teron por ke ĝi kresku". BROS - brosi = "uzi broson por ĝia kutima celo". GLU - glui = "fiksi per gluo". MATEMATIK - matematiki = "fari matematikajn kalkulojn/operaciojn".
A-formo
Ĉe o-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al tia afero", "tia kiel tia afero", "estanta tia afero" k.s.
Ekzemploj:
REĜ - reĝa = "rilata al reĝo, tia kiel reĝo, apartenanta al reĝo, estanta reĝo", k.s. MATEMATIK - matematika = "rilata al matematiko, karakterizata de matematiko", k.s. BARBAR - barbara = "tia kiel barbaro(j), rilata al barbaro(j), apartenanta al barbaro(j)", k.s. ORIGINAL - originala = "tia kiel originalo, apartenanta al originalo, rilata al originalo", k.s
Neŭtraj, inaj, viraj radikoj
Ekzistas o-karakteraj radikoj sen kaj kun seksa signifo:
Kvankam oni uzis dum jarcentoj plej ofte la a-finaĵon por virinaj nomoj en E-o, en la PIV de 2002 aperis tendenco o-igi tiajn nomojn. Tio kaŭzas kelkfoje nesupereblajn problemojn (Julia–Julio, Helena–Heleno ktp.) pli detale.