Nukus | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 230100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 319 583 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 446 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 28′ N, 59° 36′ O (mapo)42.46472222222259.602222222222Koordinatoj: 42° 28′ N, 59° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 76 m [+] | ||
Areo | 221 km² (22 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nukus [+] | |||
Nukus resp. Нукус (uzbeke) No'kis resp. Нөкис (karakalpake) | ||||
Bazaj informoj | ||||
---|---|---|---|---|
ŝtato: | Uzbekio | |||
regiono: | Karakalpakio (QR) | |||
nombro de loĝantoj: | 312 100[1] | |||
aŭtokodo: | 23 | |||
telefona prefikso: | 61 | |||
koordinatoj: | 42° 27' norde, 59° 36' oriente | |||
retejo: | nukus.by.ru |
Nukus (uzbeke, antaŭe en cirila alfabeto Нукус, tiel ankaŭ ruse, karakalpake No'kis, antaŭe en cirila alfabeto Нөкис) estas la ĉefurbo de la Aŭtonoma Respubliko Karakalpakio en Uzbekio. En la jaro 2005 la urbo havis 312 100. La loĝloko situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Amudarjo, estas industria urbo, sed ankaŭ kultura centro kun universitato, pedegogia altlernejo kaj teatro.
Historio
Nukus ekde sia fondiĝo la 1-an de aprilo 1932 estas la ĉefurbo de la Respubliko Karakalpakio. La urbo estis fondita, ĉar Toʻrtkoʻl, la malnova ĉefurbo, havis malfavoran situon kaj daŭre estis minacata per inundoj de la rivero Amudarjo - tial oni decidis investi pli bone en fondon de nov ĉefurbo ol en ripetajn kaj parte vanajn kontraŭinundajn protektokampanjojn de Toʻrtkoʻl.
Ankoraŭ en la 1960-aj jaroj Nukus estis floranta urbo en la nordo de la Uzbeka SSR, oazo en la dezerto, situanta borde de la lago Aralo kaj de la rivero Amudarjo, kiu pro la forta fluo havis la kromnomon "la rabia".
Ekde tiam la lago tre malgrandiĝis, for de la urbo, kaj la antaŭe impona riverego iĝis nur rojeto: Por havi sufiĉan akvon por la de Jozef Stalin ordonita kultivo de kotono, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.
Ekde la jaro 1983 ne plu taŭgas por fiŝkaptado, kaj en 90 tagoj de la jaro ekzistas volvaj uraganoj sur la sekiĝinta eks-fundo de la lago.
Vidindaĵoj
La Karakalpakia arta muzeo Savitskij, nomata laŭ ties eksa direktoro Savitskij - havas impresan kolekton de klasikaj rusiaj avangardaj artaĵoj de la 1920-aj, 1930-aj kaj 1940-aj jaroj - post tiu de la Rusa Muzeo en Sankt-Petersburgo la dua plej granda tutmonde. La loko de tiu signifa kolektaĵo, for de la plej grandaj eŭropaj kulturaj centroj, rigardeblas rezulto de la stalinisma kulturpolitiko, kiu sendis stalinisme "nepreferatajn" artistojn kaj siajn artaĵojn laŭeble "malproksimen". Danke al la saĝo de Savitskij kaj la geopolitike malcentra pozicio de la urbo Nukus tiuj verkaĵoj restis konservataj por la intersata publiko, kaj evitis neniigon.
En la ĉirkaŭaĵo de Nukus krome videblas multaj historiaj konstruaĵoj respektive ties ruinojn, interalie gigantajn burgojn, nomatajn Kalas.
Referencoj
- ↑ Число постоянных жителей в Республике Каракалпакстан на 1 января 2018 года. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2018-08-21.