Nudkalendaroj estas speciala tipo de murkalendaroj aŭ malplej ofte tablo-kalendaroj. Nudkalendaroj disvastiĝis laŭlonge de la 20a jarcento en malaltaj sociaj tavoloj kaj fine de la jarcento en pli altaj kaj ĝeneralaj sociaj kaj kulturaj tavoloj kun pli bona kvalito ekde arta kaj socirilata vidpunktoj. Kelkaj jam iĝis antaŭvidite reklamataj ĉiujaraj tradicioj. Ĉirkaŭ la komenco de la 21a jarcento populariĝis aliaj tipoj de nudkalendaroj kies celo estas ne tiom simple komercaj sed akiri financon por bonfarado.
Tipoj
Nudkalendaraj tipoj estas la jenaj:
- Inaj nudkalendaroj (ĉefe cele al aliseksemaj viroj kaj samseksemulinoj)
- Viraj nudkalendaroj (ĉefe cele al aliseksemaj virinoj kaj samseksemuloj)
- Bonfaraj nud- (kaj duon-nud-) kalendaroj cele al kaj viroj kaj inoj por akirado de financo por sportaj teamoj, socialaj asocioj, neregistaraj organizoj ktp.
- Estas aparta tipo de nudenhavaj poŝkalendaroj kun ununura foto.
Konataj nudkalendaroj de arta famo estas tiuj de Playboy, de Penthouse kaj postaj imitaĵoj. La Kalendaro Pirelli levis novajn kvalitnivelojn en la ĝenro.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.