Novpaganaj festoj: La ok plej gravaj festoj en pluraj novpaganaj tradicioj, aparte Viko, nomiĝas ŝabatoj aŭ sunaj festoj. Ili konsistas el la Solsticoj, Ekvinoksoj, kaj "transkvartalaj tagoj," tagoj proksimume meze inter tiuj. Laŭnome:
- Saveno, la pagana novjartago (angle Samhain /saven/ aŭ /saŭen/), 1an de novembro.
- Julo, la Vintra Solstico (angle Yule), 20an - 23an de decembro.
- Imbolko (angle Imbolc, Oimelc, aŭ Candlemas), 1an de februaro.
- Eostaro, la Printempa Ekvinokso (angle Ostara aŭ Eostre), 20an - 23an de marto.
- Belteno aŭ Majtago (angle Beltane), 1an de majo.
- Somermezo, la Somera Solstico (angle Midsummer aŭ Litha), 20an - 23an de junio.
- Lamaso (angle Lammas aŭ Lughnasadh), 1an de aŭgusto.
- Mejbono, la Aŭtuna Ekvinokso (angle Mabon), 20an - 23an de septembro.
Ankaŭ festiĝas esbatoj, festoj de la Plena Luno, kiuj estas aparte dediĉitaj al la Diino.
Ĉiuj festoj estas okazoj por ritoj; la plej observataj festoj estas Belteno kaj Saveno.
Ĉi tiuj festoj estas plejparte tradiciaj festoj el antaŭkristanaj tempoj en la Britaj insuloj kaj aliloke. Multaj el la originalaj festoj estis la fontoj por aktualaj kristanaj aŭ laikaj festoj, ekzemple Kristnasko (ĉirkaŭ Julo), Pasko, Laborfesto je la 1a de majo, Halovino, ktp.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.