Novosibirsko (Novonikolajevsk) | |||
ruse Новосибирск | |||
urbo | |||
Katedralo de Aleksandro Nevskij, teatro de Opero kaj Ballet, ĉefa fervoja stacidomo, ludilo fervojo, komerca korpo, cirko | |||
|
|||
Oficiala nomo: Новосибирск | |||
Kromnomo: Novosib | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Teritorio | Siberio | ||
Regiono | Siberia federacia distrikto | ||
Provinco | Novosibirska provinco | ||
Transporto | - | ||
- fervojo | Transsiberia fervojo | ||
- metroo | Metroo de Novosibirsko | ||
Rivero | Obo | ||
Situo | Novosibirsko | ||
- alteco | 150 m s. m. | ||
- koordinatoj | 55° 01′ 10″ N 82° 55′ 22″ O / 55.01944 °N, 82.92278 °O (mapo) | ||
Areo | 503,1 km² (50 310 ha) | ||
Loĝantaro | 1 473 737 (2010) | ||
Denseco | 2 929,31 loĝ./km² | ||
Fondita | 1893 | ||
Urbestro | Anatolij Lokot | ||
Horzono | UTC (UTC+7) | ||
Poŝtkodo | 630000–630992, 901073, 901077 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 383 | ||
OKATO | 50 401 | ||
Aŭtokodoj | 54, 154 | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Urbaj partoj de Novosibirsko
| |||
Situo enkadre de Novosibirska provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Novosibirsk | |||
Retpaĝo: www.novo-sibirsk.ru | |||
Novosibirsko (ruse Новосибирск) estas la plej granda urbo de Siberio, kaj la tria plej granda urbo de Rusio. Novosibirsko estas ĉefurbo de la Novosibirska provinco kaj Siberia federacia distrikto ĉe la rivero Obo sur la Transsiberia fervojo.
En Novosibirsko troviĝas internacia flughaveno, enlanda ŝipa haveno, bushaveno kaj haltejo de la Transsiberia fervojo. La urbo estas la krucpunkto de la okcident-siberia nacia kaj internacia komerco, financaj kaj industriaj rilatoj. Tie troviĝas multaj universitatoj kaj altlernejoj (sume 13). Energion provizas interalie la granda Novosibirska hidroelektra centralo.
La urbo estis fondita en la jaro 1893 pro konstruado de ponto de la trasiberia fervojo tra la rivero Obo. Tiam ĝi estis nomita Novaja Derevnja (Новая Деревня). Jam en 1894 ĝi ricevis la novan nomon, Aleksandrovskij (Александровский). Sed ankaŭ ĝi validis nur unu jaron. En 1895 venis la tria nomo: Novonikolajevskij (Новониколаевский).
En 1903 Novonikolajevskij ekhavis la statuson de urbo — kaj jam denove iom alian nomon: Novonikolajevsk (Новониколаевск). En 1925 finfine oni donis la kvinan kaj ĝis nun lastan nomon, Novosibirsko. En 1959 la urbo havis 885.000 loĝantojn, en 2004 estis jam 1.434.000 homoj.
La interurba telefona kodo estas 383, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (ekde la jaro 2005). Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 4 horoj. Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 50401.
Inter plej famaj firmaoj de la urbo estas 2GIS, kiu nun agadas tra la tuta Rusio kaj deko de aliaj landoj, tamen ĝia ĉefsidejo plu troviĝas en Novosibirsko.
Esperanto-movado en Novosibirsko
|
Esperantistoj de Novosibirsko
- Sergio Pokrovskij
- Katerina Arbekova
- Jevgenij Tiĥonov
Bildaro
- Novosibirska stacidomo de Transsiberia fervojo
- Katedralo de Aleksandro Nevskij
Referencoj
- ↑ Kurte (informilo) №11
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Detalaj informoj pri Esperanto en Novosibirsko Arkivigite je 2021-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)