Novohradka | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 48,5 km |
Akvokolekta areo | 471,6 km² |
Averaĝa trafluo | 2,30 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 634 m |
Enfluejo | Chrudimka |
- Alteco | 229 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Prosečský rivereto (md.), Voletínský rivereto (md.), Jarošovský rivereto (d.) Hradecký rivereto (d.), Hlubočský rivereto (md.), Doubravický rivereto (d.), Krounka (md.), Anenský rivereto (md.), Mentourský rivereto (d.), Žilovický rivereto (md.), Žejbro (md.), Ležák (md.) kaj Kočský rivereto (md.) |
Riveroj en Ĉeĥio | |
Novohradka, nomata ankaŭ Olšinka, estas rivereto en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice. Ĝi fontas 3 km sudoriente de vilaĝo Proseč en arbaro Posekanec. Komence ĝi direktas al sudo, post du kilometroj fluas trans natura rezervejo Maštale kaj apud vilaĝo Nové Hrady turniĝas sian ĉefdirekton al okcidento, sub urbo Luže denove al sudo kaj de Chroustovice ĝis enfluejo al okcidento. En Dvakačovice el ĝi dekstren deflankiĝas malnova kanalo Zmínka, kiu gvidas proksimume 200 l/s al rivero Loučná en distanco ĉirkaŭ 12 km. Novohradka enfluas de dekstra flanko en riveron Chrudimka apud Úhřetická Lhota.
En fonta regiono la akvo devenas plejparte el porfundaj mezozoikaj tavoloj kaj pro tio ĝis Jenišovice ĝi estas dum tuta jaro relative malvarma. Ĝis urbo Luže la rivero fluas en bela trankvila pejzaĝo, en mallarĝa ebena herbeja valo kun krutaj deklivoj. La fluejo estas 2 – 5 m larĝa en natura stato. En parto ĝis Chroustovice larĝeco estas 4 – 7 m kaj de tie proksimume 10 m. La rivero estas navigebla dum plejparto de jaro, aparte de enfluejo de Žejbro. Super ĝi por navigado necesas plialtiĝinta akvonivelo. Tuta navigebla longeco estas 31 km.
Novohradka fluas trans vilaĝoj Jarošov, Nové Hrady, Hluboká, Rabouň, urbo Luže, vilaĝoj Lozice, Jenišovice, Chroustovice, Lhota u Chroustovic, Chroustovice, Holešovice, Blížňovice, Skalice, Hrochův Týnec, Dvakačovice, Vejvanovice, Úhřetice kaj Úhřetická Lhota.
Proksimaj turismaj celoj
- vilaĝo Proseč
- natura rezervejo Maštale
- kastelo Nové Hrady
- urbo Luže
- ruinoj de burgo Košumberk
Bibliografio
- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008