Novi Beĉej | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ortodoksa preĝejo en Novi Beĉej | |||||
urbo | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 23272 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 36′ N, 20° 7′ O (mapo)45.620.116666666667Koordinatoj: 45° 36′ N, 20° 7′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 80 m [+] | ||||
Areo | 609 km² (60 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Novi Bečej [+] | |||||
Novi Beĉej (serbe Нови Бечеј, hungare Törökbecse, germane Türkisch Betsche) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato. Nuntempe hungaroj kaj germanoj uzas ankaŭ la nomon Újbecse/Neu Betsche (=Nova Beĉe). Novi, új, neu signifas nova, török, türkisch signifas turka. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 14400
- Telefonprefikso: +381 23
Situo
Novi Beĉej situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kontraŭe estas Bečej kaj inter ili akvoenergia centralo kun kluzo (la lasta en Tiso) funkcias, laŭ ĉefvojo Kikinda-Novi Sad, laŭ fervojo Kikinda-Beogrado. Apartenas iama vilaĝo Aracs [araĉ] al Novi Beĉej.
Historio
La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895 kaj fondis kristanan ŝtaton en 1000. Ĉirkaŭ tiam klostro kaj preĝejo konstruiĝis, kiujn la tataroj faris ruinaj en 1241. Reĝino Elizabeta rekonstruis ilin en 1378, sed pli frue en 1315 konstruis ankaŭ burgon. En 1411 serba despoto Stefano Lazareviĉ, poste lia posteulo Georgo Brankoviĉ akiris la konstruaĵojn. La turkoj okupis la regionon en la 16-a j.c. En la 18-a j.c. la regiono apartenis al Habsburga Imperio. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstran-serban armeon. En 1910 loĝis en la urbo 7647 da loĝantoj (hungaroj 5287, serboj 2094, germanoj 168). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Torontál, kie estis distriktejo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la regionon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs, Baja kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la urbon.
En 2002 loĝis en la urbo 14 452 da loĝantoj (serboj 8 868, jugoslavianoj 352, hungaroj 3849, ciganoj 387).
Vidindaĵoj
- estas katolika kaj ortodoksa preĝejoj kaj ruinaĵo de malnova preĝejo, kiun la turkoj detruis en 1551
Famuloj
En la iama Törökbecse naskiĝis:
- hungara pianisto Péter Solymos
- hungara skulptisto István Koren.