novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2023:
Okazis lokaj balotoj en Moldavio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Dum unu monato de milito inter Israelo kaj Palestino pereis jam ĉirkaŭ 10 000 palestinanoj (el kiuj 4 000 infanoj) kaj malpli ol 2 000 israelanoj.
Kirurgoj faris la unuan okultransplantadon en la mondo.
Aŭstralio kaj Tuvalo subskribis traktaton Falepili Unio kadre de kiu Aŭstralio akceptos klimatajn rifuĝintojn kaj helpos al Tuvalo adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Spite al protestoj de ekstremdekstruloj, la nuna prezidento de Hispanio nome socialisto Pedro Sánchez atingis absolutan majoritaton en la parlamento kaj estis elektita nova prezidento por kvar jaroj.
Ekstremdekstrulo Javier Milei estis elektita prezidento de Argentino.
Torentaj pluvoj en Dominika Respubliko okazigis 27 mortojn.
Torentaj pluvoj en Somalio okazigis ĉirkaŭ 100 mortojn.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.