novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2018:
- En Parizo okazis internacia kunrememorado de la armistico de 1918 finiginta la unuan mondmiliton, kaj malfermiĝis la unua Pariza Konferenco por Paco.
- Argentina mararmeo anoncas esti retrovinta la submarŝipon ARA San Juan, malaperinta en novembro de 2017 en Sudatlantika Oceano.
- Nord-Koreio kaj Sud-Koreio konektas vojon ĉe ilia limo. Ĉi tio estas nova gesto de repaciĝo inter la du landoj. La vojo estos uzata venontjare por kunaj operacioj por retrovi la restaĵojn de la viktimoj de la Korea milito.
- Tri militŝipoj de Ukrainio malobeis ordonojn de la rusiaj militŝipoj en la Azova maro, do estis haltigitaj kaj kaptitaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Eŭropa Konsilio subskribas la akordon pri eksiĝo de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio.
- La usona kosmosondilo Insight sukcese surgrundiĝis sur la planedo Marso por esplori ĝian internan strukturon.
- Ukrainia parlamento akceptis deklaron de militstato kun efiko ekde la 28-a de novembro dum 30 tagoj.
- La Regeo eneris al la listo de la monda nemateria kultura heredaĵo de Unesko
- Salome Zurabiŝvili estas elektata nova prezidanto de Kartvelio. Ŝi estas la unua ino atinginte tiun oficon.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.