novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en novembro de 2009.

1-a de novembro

2-a de novembro

  • Abdullah Abdullah, la sola rivalo de nuna afgana prezidanto, rifuzis partoprenon en dua rondo de la balotado kaj Hamid Karzai estis proklamita kiel nova prezidanto de la lando.

3-a de novembro

4-a de novembro

  • La kvinan fojon Rusio festas Tagon de popola unueco memore al ekesto de popolaj trupoj kaj la forpelo fare de ili de la polaj okupantoj el Moskva Kremlo en 1612. Tio estas la lasta ripoztago de la jaro.

8-a de novembro

9-a de novembro

10-a de novembro

11-a de novembro

12-a de novembro

13-a de novembro

  • NASA informis, ke ĝia LCROSS trovis akvon en luna kratero. Tio estas la grava sukceso de Lunar Reconnaissance Orbiter.
  • En Uljanovsk ekbrulis arsenaloj. Rezulte de tio pereis du homoj, kvin homoj estis vunditaj kaj 3 miloj estis evakuitaj. 40 soldatoj saviĝis, kaŝinte sin en bunkro. Splitoj disflugadis je radiuso de 300 metroj.
  • Kartvelio decidis malfermi doganejon ĉe la limo kun Rusio laŭ la Kartvelia milita vojo. La vojo estis pli ol 3 jarojn fermita, rezulte de malvarmiĝo en la rilatoj inter la du ŝtatoj post la veno de Miĥeil Saakaŝvili al potenco. Refunkciigo de la vojo trans Kaŭkazo plej grave efikos vigligon de ekonomio de Armenio.

14-a de novembro

15-a de novembro

16-a de novembro

  • En Moskvo (Rusio) apud sia loĝejo estis pafmurdita la fama kontraŭfaŝisto Ivano Ĥutorskoj. 26-jara junulo laŭ kromnomo Vanja Kostolom (Vanjo Ostrompanto), li estis unu el gvidantoj de la moskvaj razkapuloj-antifaŝistoj kaj jam trifoje estis atakita kaj vundita fare de naciistoj. Lastatempe rusiaj naciistoj kaj kontraŭfaŝistoj ĉiam pli ofte atakas unuj la aliajn.
  • El flughaveno de Grozno (Ĉeĉenio, Rusio) startis la unua post 15-jara interrompo internacia flugo. Pere de tiu 200 ĉeĉenaj pilgrimoj ekfaras haĝon en Medino.

18-a de novembro

19-a de novembro

20-a de novembro

23-a de novembro

  • En Britio okazis la 37-a ceremonio Premio Emmy. Plej multan kvanton de premioj — kvin — ricevis britaj partoprenantoj. Unue en la historio de la konkurso inter laŭreatoj estis telefilmo el BraziloCaminho das Indias (esperante La vojoj el Barato).
  • En rusia urbo Uljanovsk dum la ŝarĝado de la municioj, trovitaj en arsenalo, rezulte de detonacio okazis eksplodo kaj 8 homoj pereis. Ĉi tiu arsenalo jam brulis la 13-an de novembro, tiam pereis 2 homoj.

22-a de novembro

  • Forpasis la soveta kosmonaŭto kaj projektisto Konstantin Feoktistov, kiu en 1964 faris flugon en la kosmoveturilo «Vosĥod» (ruse Sunleviĝo). Li estis la unua civila kaj ununura senpartia soveta kosmonaŭto. Feoktistov havis 83 jarojn.
  • En beleco-konkurso «Mrs. World 2009», okazinta en Vangtaŭ (Vjetnamujo), venkis 31-jara rusiano Viktorio Radoĉinskaja el Rostov-na-Donu. Ŝi ricevis la blankoran kronon, inkrustitan de 63 rubenoj. La belulino edziniĝis antaŭ 10 jaroj kaj havas la filon Bogdano.

26-a de novembro

  • La ŝtata investkompanio Dubai World (Dubajo) petis siajn kreditorojn pri sesmonata prokrasto de siaj ŝuldopagoj. Rezulte de tio 70 internaciaj financaj kompanioj alfrontis la perspektivon perdi 60 miliardojn da dolaroj.
  • En la universitato de Pécs (Hungario) 23-jara studento pafis al siaj samlernantoj. Rezulte de tio unu studento pereis, tri homoj estis pafvunditaj. La krimulo bonvole kapitulaciis al polico. Dum multaj jaroj li estis ano de pafklubo kaj havis la rajton posedi pafilon.

27-a de novembro

28-a de novembro

29-a de novembro

30-a de novembro

  • Forpasis Milorad Paviĉ, la fama serba verkisto, tradukisto, filologo. Li havis 80 jarojn.
  • En Munkeno (Germanio) komenciĝas la juĝafero kontraŭ Ivan Demjanjuk (ruse Иван Демьянюк). Oni akuzas lin pri militkrimoj dum la Dua mondmilito, kiam Demjanjuk, laŭ aserto de la akuzistoj, servis kiel gardisto en la naziaj koncentrejoj Sobibor, Treblinka k.a., kaj havis la kromnomon Ivan Terura (ruse Иван Грозный) pro sia krueleco.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.