Novallas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 846 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 1° 42′ U (mapo)41.946666666667-1.6941666666667Koordinatoj: 41° 57′ N, 1° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 425 m [+] | ||
Areo | 11,39988 km² (11 39. 988 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Novallas [noBAljas][1] estas municipo de Hispanio, en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Loknomo
En mezepokaj tekstoj de 1119-1120 la nomo aperis latinigita kiel Novalias. Teksto de 1128 referencas al iu García Sanz de Novalla aŭ García Sanç de Nowalga (simple literuma variaĵo). La loknomo ŝajne devenas de la latina Novalia, neŭtra pluralo de la adjekto novalis. La romianoj nomis la ĉeskultivitan teron ager novalis, sed ankaŭ nefekundan teron aŭ novkultivitan teron por nova kultivspeco. La evoluo de Novalia ĝis Novalla okazis laŭ la fonetiko de la aragon-mozaraba; en kastilia la evoluo estus estinta al Novaja. Estas aliaj lokoj samnomaj en Aragono, kiel en Escatrón kaj en Sabiñánigo.
Geografio
Novallas estas municipa teritorio en la plej norda parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion. Ĝi estas sur la valo de la rivero Huecha. Fakte ĝi formas parton de aro de tri malgrandaj municipaj teritorioj norde de tiu de Tarazona, nome Novallas, Malón kaj Vierlas, kiuj estas tre proksimaj, ĉefe la du unuaj, al la limo kun Navaro kaj ties loĝlokoj Ablitas kaj Cascante.
La loĝloko Novallas mem estas je 88 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 5 km de Tarazona, komarka ĉefurbo norde, per la nacia ŝoseo N-121 kaj je 3 km de Malón, plej proksima loĝloko. Ĝi estas sur 427 msm. Ĝi estas ĉe la rivero Queiles kaj ĝia alfluanto Naón, kaj pli kruta zono okcidente. La altitudo gamas inter 530 metroj okcidente kaj 390 metroj borde de la rivero Queiles.
Nordokcidente: Monteagudo (Navaro) | Norde: Monteagudo (Navaro) | Nordoriente: Malón |
Okcidente: Tarazona | ![]() |
Oriente: Malón kaj Vierlas |
Sudokcidente: Tarazona | Sude: Tarazona | Sudoriente: Vierlas |
Historio
![](../I/Bronce_de_Novallas.jpg.webp)
![](../I/Iglesia_novallas.jpg.webp)
![](../I/Novallas.JPG.webp)
La romia epoko havis en la valo de la rivero Queiles privilegian lokon por terkultivado kaj vilaoj, en unu el kiuj oni trovis la gravan trovitaĵon konatan kiel Bronzaĵo de Novallas, nome skribaĵo en nekonata keltibera lingvo kun latina skribsistemo.
La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto. Eble la preĝejo estis dekomence moskeo kaj la kastelo estis islamana fortikaĵo.
La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Novallas estis konkerita de kristanoj samjare, fakte fare de iu Fortún Aznárez. Jarojn poste Lázaro, filo de Fortún Aznárez, donis la kastelon al la templanoj. Fakte restis templana kruco ĉizita en la ekstero de la absido. Krome estas areo inter Novallas kaj Monteagudo kun la nomo Templarios, supozeble koresponda kun la loko de ermitejo uzita de tiuj.
La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili estis majoritato kaj havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro. La kristanaj familioj okupis la kvartalon de Sankta Mikaelo, kie estis ĝis antaŭ nelonge ermitejo, kaj apude iam estis monaĥejo de kies tombejo oni trovis restaĵojn.
Kiel teritorio lima inter Navaro kaj Aragono, eble por ioma periodo ĝi apartenis al Navaro post la morto de Alfonso la 1-a kaj la separo de ambaŭ regnoj. Fakte estas certa, ke la najbaraj lokoj Malón kaj Vierlas ja apartenis al Navaro. Dum la jaroj 1356-1369 (Milito de la du Petroj, inter Petro la 1-a de Kastilio kaj Petro la 4-a de Aragono) Novallas apartenis al Kastilio, kaj poste estis rekuperita de la trupoj de la episkopo de Tarazona nome Pedro Pérez.
En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj en Novallas temis pri 59 familioj kaj 295 personoj, nome la majoritato. Novallas ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.
Novallas demografie kreskiĝis ekde la dua duono de la 19-a jarcento, fakte el 400 loĝantoj ĝis 1 686 en 1950. Profite de la internacia manko pro la filoksero en Francio, kreskiĝis la kultivado de vitejoj. Poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Novallas oni malaltiĝis ĝis nunaj iom pli ol 800 loĝantoj.
Ekonomio
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj; asparagoj kaj vitejoj dekadencis) brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kortobirdoj), kaj sekva nutrindustrio, krom malgranda industrio kaj ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Altiraĵoj estas tre diversaj. La urbodomo enhavas du turojn de iama kastelo. Estas ekspoziciejo kaj antropologia muzeeto.
Kuriozaĵo
Oni konas tekston en aljamiado (araba skribsistemo por vortumado en mozaraba, uzita ankaŭ de mudeĥaroj) devena de Novallas nome jena:
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
![]() |
|
La signifo estas tre interesa: temas pri rekomendoj al viro por amori kun edzino (1a linio), nome antaŭdiri religian preĝon (2a linio), ne rigardi la nudan virinon (3a linio), ne amori kontraŭ la volon de la edzino (4a linio), ne amori sub fruktarbo (5a linio) kaj finfine ne amori antaŭ la domo, ĉe la rubejo (?). Male, okazos malbonaĵo al la generota filo, nome tiu estos malriĉa (2a), misprononculo (3a), malobeema (4a), hermafrodito (5a) aŭ jŭgo fare de Allaho.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Amuze, por sudhispana prononco [noBAĝas] la signifo estus "ne iru [tien]".