Novaggio | |
---|---|
Blazono de Novaggio | |
Novaggio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Breno |
Koordinatoj | 46° 0′ 36″ N 8° 51′ 36″ O / 46.01000 °N, 8.86000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 36″ N 8° 51′ 36″ O / 46.01000 °N, 8.86000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 811 |
Areo | 4,31 km² |
Alteco | 641 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6986 |
Komunumkodo | 5207 |
Mapo de Novaggio |
Novaggio estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Novaggio situas en la tiĉina regiono Malcantone sur arbara monta deklivo okcidente de la Lago de Lugano. La sudorientan limon de la komunumo formas la rivereto Magliasina. La komunumo konsistas el la vilaĝo Novaggio kaj la setlejoj Bedeia, Roccolo, Rombosco, kaj Vinera.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,31 km², de kiuj 75,4% estas kovritaj de arbaro, 13,1% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Novaggio limas en nordo al Miglieglia, en oriento al Arnanno, en sudo al Curio, en sudokcidento al Bedigliora, en okcidento al Astano, kaj en nordokcidento al Dumenza (Provinco Varese, Italio).
Trafiko
La komunumo Novaggio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Novaggio pasas kurba vojo de Breno tra Miglieglia al Curio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn oriente de la komunumo en Muzzano. Pere de buslinioj al Cademario kaj al Ponte Tresa la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Novaggio datiĝas el la jaro 1244 kiel Novagio. Estis trovitaj tomborestaĵoj el la ferepoko sur la komunuma teritorio. Dum mezepoko la Monaĥejo San Abbondio kaj la katedrala kapitolo de Como posedis bienojn kaj havaĵojn en Novaggio. En tiu tempo Novagĝio formis subvoktejon kune kun Curio, Banco kaj Bedigliora. En la jaro 2004 kunigox kun Curio kaj aliaj najbaraj komunumoj al la nova komunumo Medio Malcantone estis malakceptita en publika baloto.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2192.php Bernardino Croci Maspoli: Novaggio en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-06)]
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Novaggio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|