Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nova sento |
Nova Sento | ||
---|---|---|
Aŭtoro | H. B. Hyams | |
Eldonjaro | 1915 | |
Urbo | Londono | |
Eldoninto | Brita Esperanto-Asocio | |
Paĝoj | 158 + 51 bildoj | |
Nova Sento [1] [2] estas utopia-filozofia romano originale Esperantlingve verkita de "Tagulo", pseŭdonomo de H. B. Hyams. Ĝi eldoniĝis en la jaroj 1915 kaj 1925 ĉe Brita Esperanto-Asocio.
Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero.
Recenzoj
|
|
Referencoj
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4856, paĝo 407
- ↑ tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto paĝo 586, kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 66, ISBN 978 1 59569 090 6
Eksteraj ligiloj
- Paulo Viana RECENZO pri NOVASENTO filmo Tre bona recenzo parola ĉe Jutubo
- Enciklopedio de Esperanto/N en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- PDF-versia bitlibro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.