Nova Kamero, sude de la regiono.

Nova Kamero, en hispana Camero Nuevo, estas komarko en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Al ĝi oni atribuas ankaŭ la loĝlokon de la Provinco Sorio nome Montenegro de Cameros. Akso de la komarko estas la rivero Iregua.

Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.

Datumoj

Nombro de municipoj: 13
Areo: 502,23 km²
Loĝantaro (2009): 2 358 loĝantoj
Loĝdenseco: 4,70 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 12' 0" norde
Longitudo averaĝe: 2º 37' 53" okcidente
Altitudo averaĝe: 970,67 msm

Municipoj de la komarko

Almarza de Cameros, El Rasillo de Cameros, Gallinero de Cameros, Lumbreras de Cameros, Montenegro de Cameros, Nestares, Nieva de Cameros, Ortigosa de Cameros, Pinillos, Pradillo, Torrecilla en Cameros, Viguera, Villanueva de Cameros, Villoslada de Cameros

Demografio

MunicipoLoĝantaroAreoSubmunicipoj
Almarza de Cameros2228,11Ribavellosa
El Rasillo de Cameros14115,85
Gallinero de Cameros2511,17
Lumbreras de Cameros163142,91El Horcajo, Pajares, San Andrés kaj El Hoyo
Montenegro de Cameros7055,32
Nestares7821,61
Nieva de Cameros8942,05Montemediano
Ortigosa de Cameros26433,02Peñaloscintos
Pinillos1611,89
Pradillo5910,28
Torrecilla en Cameros48215,82
Viguera44741,72Castañares de las Cuevas, El Puente kaj Panzares
Villanueva de Cameros8118,44Aldeanueva de Cameros
Villoslada de Cameros34394,71

Pro la aparteco kaj malfacila vivmedio tiu komarko suferis fortan senloĝigadon laŭlonge de la 20-a jarcento. Tial la loĝantaro malaltiĝis el preskaŭ 9 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis nunaj 2 350.

Vidu ankaŭ

Notoj

    Bibliografio

    • Por Los Cameros en los años noventa. Consejería de Educación, Cultura. Logroño, 1991. ISBN 84-87209-34-3
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.