Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato de USA. Por urbo rigardu la paĝon Novjorko. |
Nov-Jorkio Ŝtato Nov-Jorkio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: The Empire State ("La Imperio-Ŝtato") | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Albeno | ||||
Plej granda urbo | Novjorko | ||||
Ŝtatestro | Kathy Hochul (D) (ekde 24-a de aŭgusto 2021) | ||||
Areo | 141.300 km² (27-a) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 19.465.197 (3-a) | ||||
- Denso | 159 /km² (7-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 26-a de julio 1788 | ||||
- Ordo | 11 | ||||
Horzono | UTC -5/-4 | ||||
Latitudo | 40° 30' N al 45° 1' N | ||||
Longitudo | 71° 51' U al 79° 46' U | ||||
Larĝeco | 455 km | ||||
Longeco | 530 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | Mount Marcy, 1628,57 m | ||||
- Meza alteco | 300 m | ||||
- Plej malalta | Atlantika Oceano, 0 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | NY | ||||
- ISO 3166-2 | US-NY | ||||
Retejo | http://www.ny.gov | ||||
Nov-Jorkio aŭ Nov-Jorko[1] (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas subŝtato de Usono. Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017[2] kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.
Nov-Jorkio aprobis poŝtelefonan kaj retan sportajn vetojn kiel parto de la ŝtata buĝeto ekde 2022.
Loĝantaro
Nov-Jorkio estas la kvara plej granda Usona ŝtato laŭ loĝantaro: nur Kalifornio, Teksaso, kaj Florido estas pli grandaj.[2]
La ĉefaj partoj de la ŝtato estas (kun % de Nov-Jorkianoj):
- Novjorko (42%) - la granda urbo en la sudoriento de la ŝtato
- Longinsulo (15%) - insulo oriente de Novjorko
- Westchester (5%) - kantono norde de Novjorko
- Ne-metropola Nov-Jorkio (38%) - la resta, norda parto de la ŝtato
62% de la ŝtatanoj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko.
Politike, Novjorko kutime voĉdonas maldekstren, Upstate dekstren, do la batalkampo de la ŝtato estas en Longinsulo kaj Westchester.
La urbo Novjorko, havante 8.008.278 loĝantojn (2000), estas grava monda centro por komerco kaj financoj. La stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la urbo. Dek milionoj, kiuj loĝas en la aglomeraĵo de Novjorko, loĝas ekster la ŝtato en norda Nov-Ĵerzejo kaj sudokcidenta Konetikuto.
Ne-metropola Nov-Jorkio enhavas la Adirondak-Montaron kaj Katskil-Montaron, la riveron Hudsono, la Fingrajn Lagojn, la Niagaran Akvofalaron, kaj la gravajn urbojn:
La okcidenta limo estas la Lago Erio, la nordokcidenta la Lago Ontario kun Kanado je la aliflanka bordo, kaj ankaŭ norde la limo estas kun Kanado - nordokcidente per la Rivero Sankt-Laŭrenco. Ĉe la Niagara Akvofalaro, inter la du grandaj lagoj en la okcidento apud Kanado, 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem.
Historio
Giovanni da Verrazano (1524) kaj Henry Hudson (1609) vizitis la Hudsonan Riveron, sed Nederlando formis la unuan kolonion, Nov-Nederlandon en 1624. Peter Minuit aĉetis Manhattan-Insulon de la Indianoj Kanarsiaj (Canarsee) por 60 guldenoj da komercaĵoj (= 24 dolaroj laŭ mito). La Nederlandanoj fondis multajn urbetojn; Nov-Amsterdamo (Novjorko), Fortikaĵo Orange (Albeno, la ĉefurbo de la ŝtato), Breuckelen (Brooklyn), kaj Schenectady.
Nov-Jorkio iĝis Brita kolonio en 1664, kaj okazis konfliktoj kun la francoj en la nordo (Lago Champlain, Mohawk Valo, kaj en la Niagara Regiono.) Post la Franca-kaj-Indiana Milito, en Novjorkio okazis multaj bataloj de la Revolucia Milito kontraŭ Britio. Norde de Novjorko situas fortikaĵo West Point, strategie tre grava loko por preventi ke la britoj kaptu la riveron kaj apartigu la ŝtataron. Ĉe West Point oni poste starigis faman militistaran akademion. La 26-an de julio, 1788, Nov-Jorkio fariĝis la dek-unua ŝtato de la nova Usono.
Kantonoj
Nov-Jorkio konsistas el 62 kantonoj:
- Kantono Albany
- Kantono Allegany
- Kantono Bronkso
- Kantono Broome
- Kantono Cattaraugus
- Kantono Cayuga
- Kantono Chautauqua
- Kantono Chemnung
- Kantono Chenango
- Kantono Clinton
- Kantono Columbia
- Kantono Cortland
- Kantono Delaware
- Kantono Dutchess
- Kantono Erie
- Kantono Essex
- Kantono Franklin
- Kantono Fulton
- Kantono Ĝenesio
- Kantono Greene
- Kantono Hamilton
- Kantono Herkimer
- Kantono Jefferson
- Kantono Kingzo (Broklino)
- Kantono Kvinzo *
- Kantono Lewis
- Kantono Livingston
- Kantono Madison
- Kantono Monroe
- Kantono Montgomery
- Kantono Nassau
- Kantono Novjorko (Manhatano)
- Kantono Niagara
- Kantono Oneida
- Kantono Onondaga
- Kantono Ontario
- Kantono Orange
- Kantono Orleans
- Kantono Oswego
- Kantono Otsego
- Kantono Putnam
- Kantono Rensselaer
- Kantono Riĉmondo (Staten-Insulo) *
- Kantono Rockland
- Kantono Saratoga
- Kantono Schenectady
- Kantono Schoharie
- Kantono Schuyler
- Kantono Seneca
- Kantono St. Lawrence
- Kantono Steuben
- Kantono Suffolk
- Kantono Sullivan
- Kantono Tioga
- Kantono Tompkins
- Kantono Ulster
- Kantono Warren
- Kantono Washington
- Kantono Wayne
- Kantono Westchester
- Kantono Wyoming
- Kantono Yates
Servoj
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Referencoj
|