Nov-Flandra Alianco | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 13-a de oktobro 2001 vd | |
Antaŭe | Popolunio vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio |
flandra naciismo • ekonomia liberalismo | |
Fondinto(j) | Geert Bourgeois vd | |
Ĉefestro(j) | Bart De Wever vd | |
Membro de | Eŭropa Libera Alianco vd | |
Estr(ar)o | Piet De Zaeger | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
Nov-Flandra Alianco | |
---|---|
Nieuw-Vlaamse Alliantie | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Bart De Wever |
Fondiĝo | 2001 |
Lingvo(j) | nederlanda |
Ideologio | flandra naciismo, ekonomia liberalismo |
Retejo | www.n-va.be |
La Nov-Flandra Alianco aŭ nederlande Nieuw-Vlaamse Alliantie (N-VA) estas flandra politika partio.
Ĝi precipe strebas por efikeco kaj por la sendependiĝo de Flandrio. Ĝi formis kartelon kun la plej granda partio de la lando, CD&V, ĝis 2010. Kiam la N-VA neatendite iĝis la ĉefa partio de Belgio en junio 2011, ili ek-nuligis la kartelon kaj ekkreis ĉie apartajn listojn.
La partio ekestis en la jaro 2001 kiam ekzistis malkonsento ene de la tiama partio Volksunie pri la (mal)aprobo de la Lambermont-interkonsento pri plua ŝtata reformo. La partio estis disigita en dekstrema "Nieuw-Vlaamse Alliantie" kaj maldekstrema "spirit".
Elektosojlo
Sub gvido de Geert Bourgeois la partio en la jaro 2003 unuafoje partoprenis al la baloto. Ili sukcesis nur en Okcidenta Flandrio pasi la elektosojlon. Nur Geert Bourgeois do restis kiel reprezentanto en la federacia parlamento. Ankaŭ por la balotoj de la Flandra Parlamento validis elektosojlo. La partio sukcesis tiun pasi kaj havas diversajn reprezentantojn en tiu organo.
Partianoj
- Bart De Wever: ĝenerala prezidanto (ekde la 23-a de oktobro 2004)
- Frieda Brepoels: vicprezidantino
- Louis Ide: vicprezidanto
- Mark Demesmaeker: ĝenerala sekretario
- Johan De Turck: ĝenerala kasisto
- Sebastian Luyten: prezidanto Jong N-VA (junularo)
- Jan Hofkens: prezidanto de la partia konsilejo
Partia krizo
La kartelo kun CD&V je la 30-a de novembro 2006 estis haltigita post la membriĝo Jean-Marie Dedecker kaj Boudewijn Bouckaert al N-VA. CD&V ne povis akcepti s-ron Dedecker en la kartelo. Unue N-VA decidis sole daŭrigi, sed je la 9-a de decembro 2006 la konsilantaro de la partio decidis malfavore al tio. Rezulte de tiu ĉi decido, Jean-Marie Dedecker forlasis la partion.
Eksteraj ligiloj
|