Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves |
Nová Ves | |
germane Neudorf | |
vilaĝo | |
Vido el belvedero en Nová Ves | |
Oficiala nomo: Nová Ves | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Dolní Moravice |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Domoj | 109 2010 |
Situo | Nová Ves |
- koordinatoj | 49° 59′ 25″ N 17° 16′ 34″ O / 49.99028 °N, 17.27611 °O (mapo) |
Katastro | 3,94 km² (394 ha) Nová Ves u Rýmařova |
Loĝantaro | 17 (2021) |
Denseco | 4,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1604 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 795 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Dolní Moravice) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Nová Ves (germane Neudorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Dolní Moravice en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km okcidente de Dolní Moravice. Vivas ĉi tie 17 loĝantoj (2021).
Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Rýmařova kun areo 36,59 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1604.
Minado de arĝento kaj plumbo
Sur katastro de Nová Ves, sur orientaj kaj sudorientaj deklivoj de monto Soukenná (1022 m s. m.) proksimume 1,5 km de la vilaĝo, en supermara alteco super 800 metroj, troviĝas ampleksa minejkomplekso. Tiu ĉi komplekso sur areo 400 x 500 m estis disminita ĝis profundeco ĉirkaŭ 100 metroj kaj ĝi estas la plej granda historia minejo por arĝentporta galenito en Ĉeĥa Silezio.
La ĉefa etapo de la minado de ercoj falas antaŭ la jaro 1500. Verŝajne oni minis en tiu ĉi loko arĝenton jam en la 12-a jarcento, kiam estis en Olomouc monstampejo. Pluaj etapoj de la minado estis registritaj en periodo de fino de la 17-a jarcento ĝis la jaro 1780, plu poste inter la jaroj 1844 ĝis 1899. Provoj renovigi la minadon post la jaro 1918 estis jam ne tiom sukcesaj. Lastfoje oni minis la vejnon inter la jaroj 1954 kaj 1959, kiam oni transportis ĉi tiean ercon sur fervojo al reguligejo en Příbram.
Mineralogia loko
La vejno estis kaj estas signifa mineralogia loko, konata precipe pro sekundaraj mineraloj kiel estas ekz. piromorfito, anglesito kaj cerusito.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Nombro de loĝantoj de Nová Ves laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:
Jaro | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 707 | 730 | 665 | 556 | 539 | 495 | 481[p 1] | 203 | 150 | 91 | 19 | 13 | 14 |
- ↑ el tio: 1 ĉeĥoslovako, 480 germanoj; ĉiuj rom. kat.
En Nová Ves estas registritaj 109 adresoj, 48 daŭre loĝataj kaj 61 refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 43 domoj, el tio 6 daŭre loĝataj.
Galerio
- Vido el belvedero en Nová Ves
|