Nová Sídla | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Nová Sídla | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Litomyšl |
Historia regiono | Bohemio |
Rivero | Loučná |
Situo | Nová Sídla |
- alteco | 313 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 53′ 03″ N 16° 14′ 32″ O / 49.88417 °N, 16.24222 °O (mapo) |
Areo | 2,94 km² (294 ha) |
Loĝantaro | 247 (2023) |
Denseco | 84,01 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1790 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 570 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 572608 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de vilaĝo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nová Sídla | |
Retpaĝo: www.novasidla.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Municipo Nová Sídla situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 247 loĝantoj (2023).
Partoj de la komunumo
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Nová Sídla
- Sedlíšťka
Historio
Sedlišťka estas multe pli malnova parto de la komunumo ol Nová Sídla. Signifa vilaĝo ĝi estis jam komence de la 14-a jarcento, kiam ĝi estis havaĵo de Blud el Morašice. Nová Sídla estis fondita sur sinjora grundo kiel domaro por homoj laborantaj en bienoj de Sedlíšťka nur en la jaro 1790. En dokumento el la jaro 1837 estas konservita ĝia germana nomo Neusiedel (servila transpreno el la ĉeĥa) kaj el la jaro 1837 ĉeĥa nomo Nové Sídlo. Nuntempa nomo Nová Sídla unue aperas nur en la jaro 1904.
Memorindaĵoj
Kapelo
Kapelo de Sankta Anna estis konstruita en la jaro 1876.
Monumento
Monumento al la falintoj en la Unua Mondmilito devenas el la jaro 1921.
Grenejo
Mastruma korto kun grenejo en Sedlíšťka estas el el la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas baroka duetaĝa oblonga konstruaĵo. La fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, en ambaŭ frontoj estas konveks-konkavaj pinjonoj kun pilastroj kaj vazoj. La duoncirkle kronita enirejo havas ŝtonajn embrazurojn. La grenejo estis verŝajne konstruita sur loko de estinta fortikaĵeto.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
|