Nostradamus | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Nostradamus |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 18 aŭg. 1994, 1994 |
Ĝenro | filmbiografio, filma dramo |
Reĝisoro(j) | Roger Christian |
Scenaro | Knut Boeser |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Barrington Pheloung |
Rolantoj | Tchéky Karyo • Amanda Plummer • Anthony Higgins • Assumpta Serna • Bruce Alexander Cook • Bruce Myers • F. Murray Abraham • Julia Ormond • Maia Morgenstern • Michael Byrne • Michael Gough • Oana Pellea • Rutger Hauer • Diana Quick • Gheorghe Visu • Sandu Mihai Gruia • Adrian Titieni • Florin Călinescu • Adrian Pintea • Rudi Rosenfeld • Tomi Cristin • Leon Lissek |
IMDb | |
Nostradamus estas biografia drama filmo de 1994 reĝisorita de Roger Christian en kiu stelulas Tchéky Karyo kiel la astrologo Michel de Nostredame (ofte latinigita kiel Nostradamus), kaj en kiu kunstelulas Julia Ormond, Amanda Plummer, Assumpta Serna, Anthony Higgins, Diana Quick, Michael Gough, Maia Morgenstern, Rutger Hauer kaj F. Murray Abraham.
Ĝi estis kunproduktorita de kompanioj el Francio, Britio, Germanio kaj Rumanio, sed la filmo estis komerca malsukceso kaj ricevis nur mezfavorajn rezencojn.
Intrigo
La filmo rakontas la vivon kaj amon de kuracisto, astrologo kaj fama prognozisto; liajn renkontojn kun la mezepoka scienco en la Universitato de Montpeliero kaj la Inkvizicio; kaj liajn fruajn luktojn kun siaj vizioj de la estonteco. La agado okazas en Francio en la 16-a jarcento dum unu el la periodaj plagepidemioj. Nostradamus renkontiĝas kun Skaligero en Agen.
Nostradamus profetas pri la morto de Henriko la 2-a de Francio ege akurate. La filmo montras la elstariĝon de Nostradamus laŭ influo, pro ambaŭ sukcesoj: nome traktado de la plago kaj liaj antaŭdiroj, kulmine en lia nomumo kiel kortega kuracisto de Karlo la 9-a de Francio (filo de Henriko la 2-a).
Geaktoraro kaj roluloj
- Tchéky Karyo kiel Michel de Nostradamus
- F. Murray Abraham kiel Julius Caesar Scaliger
- Rutger Hauer kiel Mistika Monaĥo
- Amanda Plummer kiel Catherine de' Medici
- Julia Ormond kiel Marie
- Assumpta Serna kiel Anne Gemelle
- Anthony Higgins kiel Henriko la 2-a
- Diana Quick kiel Diane de Poitiers
- Michael Gough kiel Jean de Remy
- Maia Morgenstern kiel Helen
- Magdalena Ritter kiel Sophie
- Leon Lissek kiel Inkviziciisto
- Michael Byrne kiel Inkviziciisto
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nostradamus (1994 film) en la angla Vikipedio.